+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Familia vivo (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  GRÉGOIRE MAERTENS 90-JARA

Aŭtoro Fadeno: GRÉGOIRE MAERTENS 90-JARA  (Legita 4650 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
GRÉGOIRE MAERTENS 90-JARA
« je: 01 januaro 2014, 17:36:16 ptm »

Grégoire Maertens, unu el la plej gravaj gvidantoj de Universala Esperanto-Asocio dum la lastaj jardekoj, festas en la novjara tago 2014 sian 90-an datrevenon.
 
Maertens lernis Esperanton kiel 16-jarulo en 1940 kaj ekaktivis en la klubo "Paco kaj Justeco" de sia hejmurbo Bruĝo, kiu pro la dummilita okupacio de Belgio agis subtere. Post la milito li plenumis diversajn funkciojn en flandraj kaj belgaj Esperanto-organizaĵoj. De 1960 ĝis 2004 li estis komitatano kaj de 1977 ĝis 1992 estrarano de UEA. Lia agado en UEA kulminis en la periodo 1980-1986, kiam li gvidis la Asocion kiel prezidanto. Maertens estis longe ankaŭ prezidanto de Institucio Hodler '68. Krome li aktivis en eŭropa Esperanto-Unio kaj eŭropa Esperanto-Centro en Bruselo.


La kontribuo de Maertens al la financa fortikigo de UEA estas elstara. Sub lia gvido oni realigis en la 80-aj jaroj la pligrandigon de la domo de la Centra Oficejo kaj iom pli frue la fondon de la Grafika Centro en Antverpeno, kies mastrumadon poste transprenis Flandra Esperanto-Ligo.


En 1993 Maertens fariĝis Honora Membro de UEA kaj en 2013 Honora Prezidanto de Institucio Hodler '68.


Gratulante sian antaŭulon nome de UEA, prezidanto Mark Fettes emfazis la grandajn servojn de la jubileulo al UEA tra la jardekoj: "Precipe via Estrara periodo estis fundamenta - laŭvorte, pro la riparado kaj plivastigo de la Oficejo, kaj metafore, pro la riparado kaj plivastigo de nia financa bazo." Laŭ Fettes, tiu periodo estis "turnopunkto en nia internaciig?, i.a. per kongresoj en Brazilo kaj ĉinio" kaj, rerigardante nun, "unu el la plej esperigaj periodoj en la vivo de la Asocio, kiam ĝi grandparte akiris la konturojn kiujn ĝi havas ankoraŭ nun." Fettes elstarigis ankaŭ la rolon de la personeco de Maertens: "Tra tiuj jaroj, kiel ankaŭ poste, viaj personeco kaj konduto multe helpis plukreskigi la fidon de niaj membroj pri la gvidado kaj direkto de UEA."


([size=78%]Gazetara Komuniko de UEA n[/size][/size][size=78%]-ro 530)[/size]