+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Volontula agado / Vrijwilligerswerk (Kontrolanto: ivo)
| | |-+  Volontula agado de Roland Rotsaert

Aŭtoro Fadeno: Volontula agado de Roland Rotsaert  (Legita 3751 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Volontula agado de Roland Rotsaert
« je: 06 novembro 2018, 19:32:47 ptm »
  • Ekde la 1990aj jaroj, kelkajn jarojn post la morto de la fondinto, Cesar Vanbiervliet, kaj Jan Hanssens, lia ĉefa helpanto, mi aktivas en la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet. Nun restas du-tri volontuloj kiuj faras sian eblon por aktualigi kaj modernigi la katalogojn, prizorgi la retpaĝon, respondi al demandoj kaj prepari ordan likvidon de la kolekto (ĉar la kortrijka urbestraro decidis ke la fondaĵo ne plu havos lokon en nove konstruota biblioteko).

  • Mi estas redaktoro de la rubriko 'Ekonomio' de la revuo Monato. Postsekvanto estus bonvena, ĉar mi jam delonge ne plu profesie aktivas en ekonomiaj sferoj.

  • Mi klopodas vivteni ĉi tiun forumon. Ĝi estis kreita en 2009, ĉar mankis rapida komunikilo inter la membroj de FEL. Teorie, la forumo tre taŭgas por tio kaj la statistikoj ŝajnas konfirmi tion (kelkaj miloj da paĝrigardoj tage). Praktike, ĝi estas apenaŭ uzata kaj konsultata. Estas granda sukceso se nova mesaĝo atingas 10 legantojn ene de 24 horoj. Plejparto de la urĝaj mesaĝoj al la membraro estas senditaj kaj plusenditaj retpoŝte kaj atingas leganton foje multoble, foje tute ne.

  • Ĉar mi estis dum kelkaj jardekoj estrarano kaj ankaŭ dum kelkaj periodoj prizorgis la revueton 'Vertikale'  (nun dormantan kaj apenaŭ troveblan: https://sites.google.com/site/rolandrotsaertbrugge/vertikale/vertikale2), mi de tempo al tempo kapablas klarigi al novuloj la originon de strangaĵoj en la mastrumado de FEL.