+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: [1] 2 3 ... 10
1
Agenda / Agendo / Kluba kunveno Kalmthout
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je Hodiaŭ je 15:33:04 »
La 16-an de majo 2024 : Nia simpatianto kaj gvidisto Rien Slagter surprizas nin je sia preferata promenloko trans la belga-nederlanda landlimo. Sekvos pliaj informoj.
2
Novaĵoj / Nieuws / Re: IEspA en VRT hodiaŭ
« Lasta afiŝo de Marc je Hodiaŭ je 14:16:52 »
Hodiaŭ, je la 16a30 kaj/aŭ 17a30, en la novaĵoj de Radio 2 aŭdeblos informoj pri IEspA en Diest, kun eta intervjuo.
La informo ankaŭ aperos en la retejo de vrt.be
3
Novaĵoj / Nieuws / IEspA decidis: Diest!
« Lasta afiŝo de Marc je Hodiaŭ je 13:58:17 »
 Post trijara serĉado, dum kiu ni senrezulte vizitis multajn konstruaĵojn, la Internacia Esperanto-Arkivo fine en la centro de la urbo Diest (Hasseltsestraat) trovis la taŭgan spacon: ter- kaj subtera etaĝoj, kune ĉirkaŭ 350 kvadratmetrojn. La interkonsento pri la aĉeto estas subskribita en la 23-a de aprilo 2024, la notaria akto sekvos post kelkaj monatoj. Post kelkaj adaptaĵo la plena arkivo de IEspA ĉirkaŭ la jarfino povos translokiĝi al Diest.
Al la arkiva spaco aldoniĝas apartamento en la unua etaĝo, kiu estas ludonata kaj estos stabila enspezofonto de IEspA.


Jam alvenis ĉirkaŭ 300.000€ je donacoj. Por la tuto de aĉetsumo, kostoj kaj konstruoj estas bezonata plia 100.000€. La oferto de la anonima mecenato kiu al ĉiu donaco ricevita aldonas samkvantan kompletigon (vidu la retejon iespa.eu, “subteno”) estas plilongigata ĝis la 31-a de julio 2024. Ankaŭ via eŭro valoras du!

Pliaj informoj en www.iespa.be (elektu “Loko”n en eo, same legeblas en nl , fr, de) aŭ telefone je 050 330004 (Roland Rotsaert).
 
4
Antverpeno / Miaj kontaktoj kun afrikaj esperantistoj
« Lasta afiŝo de PaulP je 24 aprilo 2024, 13:12:49 ptm »
Ĉi-vendrede je la 20a horo (tempo en Antverpeno)  Vera Meeus parolos pri „Miaj kontaktoj kun afrikaj esperantistoj”. Por povi spekti la prelegon vi bezonas ligilon, kiun vi povas peti de esperanto-antwerpen@esperanto.be
5
FEL / VEB / We kregen weeral 133,96 € door jullie aankopen.
« Lasta afiŝo de PaulP je 24 aprilo 2024, 11:38:28 atm »
Er wordt meer en meer online geshopt. Maar wisten jullie dat de Vlaamse Esperantobond een percentje kan krijgen op jullie aankopen? Zonder dat het jullie een eurocent meer kost?!

Je kan shoppen bij Krëfel, bol com, Coolblue, Farmaline, Torfs, Dreamland, Hema, Zalando en 600 andere webwinkels!

Wat moet je doen? Je gaat gewoon niet rechtstreeks naar die webwinkels, maar via https://www.trooper.be/.../trooperve.../vlaamseesperantobond
en daar klik je onderaan op de webwinkel van je keuze. Probeer het eens uit!

Deze maand kreeg de Vlaamse Esperantobond 133,96 € door jullie aankopen. Hartelijk dank aan ieder!
6
Antverpeno / Dramo-filmo „La Evento”
« Lasta afiŝo de PaulP je 19 aprilo 2024, 06:39:07 atm »
Saluton kinoŝatantoj,
 
La 19an de aprilo, je la 20a horo laŭ la horloĝoj de stacidomo en Antverpen-Berchem, ni prezentos francan dramo-filmon „La Evento” el 2021.
 
"En 1963, Anne, inteligenta juna studento, gravediĝas kaj vidas sian ŝancon fini la studojn forflugi. Dum ŝia finekzameno alproksimiĝas kaj ŝia societa vivo ekmalaperas, la gravedeco de Anne progresas, tiel ŝi estas devigata pripensi la doloron de abortigo, eĉ se ŝi estas malliberigita en malliberejo."
 
Tradukis Jean-Marie Jacques, redaktis Klaas
 
La programo okazos virtuale. Petu la enirkodojn de esperanto-antwerpen@esperanto.be
7
Agenda / Agendo / Georges Brassens en Esperanto (Zoom)
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 18 aprilo 2024, 16:58:17 ptm »
8
Agenda / Agendo / Brusela Grupo, 16.4.2024: Prelego de Tabatha FABRI
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 16 aprilo 2024, 13:27:03 ptm »

Tabatha FABRI, kiu Esperantiĝis en januaro 2023 kaj nun finpreparas magistriĝon pri historio, prelegos pri la Esperanto-movado en la komenco de la 20a jarcento.

Kadre de tiu preparo ŝi multe vizitadis La Mundaneum-on en Mons (BE) kiu arigis grandegan arkivan kolekton. Tiu ĉi kolekto ankaŭ enhavas multajn dokumentojn pri la Esperanto-movado.

Vizitu https://eo.wikipedia.org/wiki/Mundaneum  « Esperanto kaj Anarkiismo »

Ĉu vi jam aŭdis pri L’expérience ? « L’expérience » estis anarkiista komunumo en Bruselo inter 1905 kaj 1907 en kiu estis donitaj kursoj de Esperanto. Du membroj de la komunumo ankaŭ verkixbis librojn pri kial elekti esperanton kiel lingvon de anarkiismo. 

Mardon la 16an de aprilo 2024 de la 18: 30 ĝis la 20:00 horo (CEST), UTC+2
Partoprenu en tiu Zoom kunveno, per tiu ligilo
https://us02web.zoom.us/j/84562584377?pwd=OTRkUk1UUmI5ZlhOWWhSTzFuM2d0QT09

9
Familia vivo / Je la 14a de aprilo 1917 mortis Ludoviko Zamenhof
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 14 aprilo 2024, 13:53:08 ptm »
Legu la tekston je https://sezonoj.ru/2021/04/zamenhof-26/


Kaj eble iu interesiĝas pri tio:


Ĉu esperantistoj festas la hodiaŭan Zamenhofan mortodatrevenon? Mi paroletos ĉi tie pri neesperantistoj. Estas interese, ke ofte mi ricevas invitaton de radiostacioj doni intervjuon pri Esperanto ĝuste tiun tagon, ne okaze de la decembra festo. Tio ĉiam estas iniciato de la amaskomunikiloj. Jen la registraĵo de la radio RMF 24 el 2022, kiun mi posedas:

parto 1-a

https://drive.google.com/file/d/12P1p7DSMptaIDNEH6Wwpwn5sSu7yWHxn/view?usp=sharing

parto 2-a

https://drive.google.com/file/d/1Uc3BIU1sk3Wk9ycToBQ9Dp3Ad1oDwy_0/view?usp=sharing

Aperas tie fragmento en Esperanto. Mi volonte donacus premion al tiuj alilandanoj, kiuj scias, pri kiu poeziaĵo temas. Tio estus iom malfacile farebla, do al ĉiuj – jenan nenovan kanton, menciantan la verkon de Zamenhof kaj kantatan de la internacie konata brita kanzonistino (polino),
Basia Trzetrzelewska:

BASIA - Copernicus with Lyrics (youtube.com)
<https://www.youtube.com/watch?v=rf-0Zt6y6-c>

Maria Majerczak
10
Antverpeno / Vitaminoj
« Lasta afiŝo de PaulP je 10 aprilo 2024, 17:38:51 ptm »


Ĉi-dimanĉe la 14an de aprilo denove okazos "Dimanĉe Dumtage" en Lange Beeldekenstraat 169 en Antverpeno.

Pordoj estos malfermitaj ekde 12:00.

Je 12:30 ni komencos komunan lunĉon.

    Vi estas kore invitita kunporti propran (lunĉ)pladon kaj partumi tion kun la aliaj kiuj ankaŭ kunportis ion. Tiel ni ĉiuj povas ĝui abundan surprizan lunĉon. Mi mem ekzemple kunportos glaciaĵdeserton.

Je 14:00 Ite Tytgat prelegos pri Vitaminoj.

Poste ni daŭrigos la posttagmezon per libera babilado.

Nia propra bufedo estos malfermita dum la tuta tempo kun elekto da bieroj, senalkoholaĵoj, vinoj kaj frandaĵoj.

Estu bonvena!
Paĝoj: [1] 2 3 ... 10