Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 27 septembro 2018, 16:40:55 ptm

Titolo: Zamenhoftago je 15 decembro en Lieĝo
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 27 septembro 2018, 16:40:55 ptm
La grupoj de Lieĝo kaj Tilff okazigos Zamenhof-tagon sabaton la 15an de decembro en Lieĝo kun alveno de la Kompanoj, kiuj kantos Brel.

Detalaj informoj sekvos.
Titolo: Re: Zamenhoftago je 15 december en Lieĝo
Afiŝo de: Marc Cuffez je 29 septembro 2018, 11:37:50 atm
Laŭ la lastaj informoj de Flory, ĝi okazos en Tilff
Titolo: Re: Zamenhoftago je 15 decembro en Lieĝo
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 16 oktobro 2018, 15:32:15 ptm
La Zamenhoffesto okazos je la 15a de decembro en Temple Protestan, Quai Marcellis 22, 420 Liège (1,7 km de la stacidomo Guilemins), buso 17).

Informilo kaj aliĝilo je https://framaforms.org/zamenhoffesto-2018-en-liego-1538756230

Akcepto ekde la 11a horo, fino ĉirkaŭ la 17a.

Kotizo: 30 eŭroj (ĝis la 1a de decembro, poste 35 eŭroj) pagota antaŭ la 12a de december al konto BE72 0003 2585 3716 de APE (Association pour l'Espéranto).
Titolo: Zamenhoftago je 15 decembro en Lieĝo: portu librojn kaj flagon por Kongolando
Afiŝo de: Heidi je 09 decembro 2018, 14:09:09 ptm
saluton
La 20-an de decembro mi reiras al Angolo pro miaj esploroj. Mi iros ankau al Kongolando.
Loka esperantisto petis min kunporti franclingvajn lernolibrojn kaj vortarojn kaj E-flagon kaj E-pinglojn. Kaj mi ankau volas donaci librojn kaj pinglojn al angolaj esperantistoj kaj al novuloj.
Mi havas kelkajn franclingvajn librojn, sed ne plu multe, char mi jam kunportis la franclingvajn al Maroko chi-somere. Mi ja havas sufiche da nefranclingvaj libroj. Sed mi ne havas flagon, kaj ne sufiche da pingloj.
Se vi havas ion, vi povas doni al mi en Liegho (mi venos por la koncerto).
Dankon
Heidi