Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Kongresoj / Congressen => Fadeno komencita de: slavneui je 28 aprilo 2010, 22:49:48 ptm

Titolo: OSIEK 2010 Herzberg
Afiŝo de: slavneui je 28 aprilo 2010, 22:49:48 ptm
ĉu iu (Belgo aŭ nordfranco aŭ sudnederlandano) intencas iri al OSIEK (julio 2010) en Herzberg Germanio?
Se jes, mi serĉas kunveturanto(j)n/ŝoforon.

Pli da informoj je http://osiek.org/iek/IEK-2010-alighilo.pdf
Titolo: Re: OSIEK 2010 Herzberg
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 30 aprilo 2010, 14:00:37 ptm
Eble Carlos Roels el Oostende (carlos.roels(a)telenet.be).
Mi nun estas preparanta pakojn cele al interŝanĝo inter la E-bibliotekoj de Kortrijk kaj Herzberg. Ili estos pretaj venontan jaŭdon kaj estas ankoraŭ serĉata transporto de la pakaĵoj de Kortrijk al Antwerpen (kie reprezentantoj de Herzerg prenos ilin, okaze de la FEL-kongreso).
Herzberg ankaŭ pretas doni duoblaĵojn al Kortrijk, sed ni ne sukcesis ĵustatempe pretigi liston de niaj mankantaj eroj.

Roland Rotsaert
Titolo: Re: OSIEK 2010 Herzberg
Afiŝo de: gerd je 06 julio 2010, 14:52:58 ptm
Slavneui, kiu vi estas? Ni iros al Herzberg sed ankorau ne scias ĉu dum au antaŭ la Osiek-konferenco.