+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Laŭdoj

Aŭtoro Fadeno: Laŭdoj  (Legita 3478 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Laŭdoj
« je: 27 junio 2020, 18:16:16 ptm »
Ne ofte la volontuloj kaj oficisto de FEL ricevas laŭdojn pro sia laboro. Se fojfoje ili rikoltas favorajn komentojn, ili rajtas fanfaroni pri ili. Jen ĵus alveninta letero pri la Retbutiko de FEL (www.retbutiko.be):

Mi ĵus finbutikumis ĉe la butiko de FEL. Fakte, mi mendis tute aliajn aferojn ol mi pensis unue. Vi havas tiom da interesaj varoj, ke estas malfacile decidi kion aĉeti!

Fakte, mi ankaŭ volas gratuli vin kaj vian teamon, ĉar via retbutiko tre bone funkcias. Kvankam ĝi estas iom malnovaskpekta, tio entute ne gravas, se la funkciado estas perfekta kaj se oni havas la senton sekure aĉeti. Gratulegojn!

Rafaelo D.