+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  dim 2 jan, BEMI - Biciklista Esperantista Movado Internacia

Ligitaj eventoj

  • BEMI - Biciklista Esperantista Movado Internacia (per zoom): 02 januaro 2022

Aŭtoro Fadeno: dim 2 jan, BEMI - Biciklista Esperantista Movado Internacia  (Legita 1888 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
dim 2 jan, BEMI - Biciklista Esperantista Movado Internacia
« je: 27 decembro 2021, 07:20:07 atm »
Jen mi sendas la programon de la Tria reta BEMI-tago, kiu okazos en dimanĉo, la 2-a de januaro 2022, kadre de la 2-a Reta Novjaro, https://eventaservo.org/e/2aRetaNovjaro ekde 12:30 UTC. [=13.30 mezeúropa vintra tempo]
 
TEJO disponigas al ni sian pagatan konton ĉe Zoom, kiu ebligas voĉdoni dum nia membrokunveno:
 
https://us02web.zoom.us/j/88348473254
 
La tempoj indikitaj estas laŭ UTC. Por informiĝi, kiel traduki inter UTC kaj la tempo de via propra horzono, mi rekomendas la servon https://time.is/UTC
 
12:30 VERDEN - nova projekto de IFEF kaj BEMI (Lars Sözüer)
13:15 paŭzo
13:30 Biciklaj ekskursoj ĉirkaŭ Granada, Hispanujo (Julio Velazquez)
13:50 paŭzo
14:00 ludo (Jessica Grasso)
14:45 paŭzo
15:00 membrokunveno de BEMI
16:00 fino (aŭ eventuale pliaj programeroj)
 
Memoru, ke ni invitas ĉiujn homojn, kiuj parolas Esperanton kaj ŝatas bicikli, konsideri sin membroj de BEMI. Se vi konsideras vin membro, vi havos voĉon en la membrokunveno kaj povas kundecidi pri la evoluo de nia asocio.
 
Mi suspektas, ke iu anoncis al mi programeron, kaj mi forgesis pri ĝi. Tiuokaze, bonvolu skribi al mi, kaj via programero okazos post la membrokunveno. Kaj ankaŭ se vi ĝis nun ne anoncis programeron, vi daŭre povas fari tion, kaj ni aldonos ĝin.
 
Lars Sözüer
Ĝenerala Sekretario de BEMI, Biciklista Esperantista Movado Internacia