+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Kvazaŭ ĉio dependus de mi

Aŭtoro Fadeno: Kvazaŭ ĉio dependus de mi  (Legita 8339 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Kvazaŭ ĉio dependus de mi
« je: 18 januaro 2010, 17:14:26 ptm »
Jen la opinio de Gerrit Berveling pri la plej nova libro eldonita de FEL. ĉu ankaŭ vi ŝatis ĝin? aŭ neĉ Donu vian opinion en la forumo!


aŭtoro je vere monda nivelo

Mi pensis, ke jam iom mi scias pri la historio de l' 20a jarcento; mi pensis, ke jam iom mi legis pri ambaŭ grandaj militoj, kiuj vundis nian kontinenton tiu-jarcente, pri la sensenceco de la interbuĉado de la Unua Mondmilito, pri estiĝanta Naziismo k.s.; eble mi eĉ pensis, ke mi jam legis pri tio tro, sed mi konstatis, ke denove mia korpo reagas harhirtige: Trevor verkas terure – terure realec-proksime, terure timtremige: oni kunvivas la riskan periodon, kiam Berlino ne nur estis kulturbredejo de Eŭropo plej riĉa, sed ankaŭ nesto de vipuroj plej hida. Oni aŭskultas la raportaĵojn el fora aŭstralio, el tempo multe pli posta pri grupo ĉirkaŭ maldekstrema revueto Novaj Folioj (la „kajeroj”, kiel amplene oni nomas ilin): legante, oni kunvivas, kunvidas disvolviĝantan memkonscion de junuloj, ŝanĝiĝantajn sintenojn en la socio, ekeston de minacoj kaj danĉeroj ktp. Trevor denove malkovras por ni, kio estis la 20a jarcento.

Kaj en tio li ne nur estas majstra manipulanto (li pardonu la esprimon) pri la montrado de diversaj bildoj, scenoj, kiuj kompletigas unu la alian: ili kuniĝas en impona klimakso. Kaj samtempe li estas stile tre zorgema, ne uzas superfluajn neologismojn, sed, aliflanke, ankaŭ ne nepre limigas sin je minimumo. Almenaŭ mi estas kontenta, ke foje eĉ kelkajn vortojn li uzas nacilingve por iom „kolorigi” la medion. Nur unu veran bedaŭrindaĵon mi trovis: sur paŝo 181 la faman pacifisman romanon Im Westen nichts Neues el 1929 de E.M. Remarque li nomas piednote Nenio nova el okcidento, sed efektive ĝi aperis en Esperanto jam samajare sub pli ĵusta titolo: En okcidento nenio nova. Parenteze, la malmultaj piednotoj ie tie tute ne bremsas la legadon, male: ili utilas. Estas bonvene eĉ en romano legi spicajn detalojn.

La rakontata tempo de la verko iras de „antaŭ la Granda Milito, nun nomata la Unua Mondmilito” (paŝo 15) ĝis en la nunon de la rakontanto, 1990 (paŝo 9). Tiu nuno daŭre rolas fone, kaj tial ne temas pri nur „denove historia romano pri tiuj militoj”. Sed la vera temo estas la personeco de vere granda ĵurnalisto, kia li estis – ĝi Kurt en la romano, la viro, kiu rifuzis eskapi, kiam naziismo ekregis, simple ĉar li kredis, ke „mi devas agi kvazaŭ nun ĉio dependus de mi”. La rakontisto, al kiu ni ĉuldas tiun ĉi verkon, intencis omaŭi al Carl von Ossietzky, unu el la fruaj viktimoj de la terora reĝimo de Hitler, kaj al lia brila kunbatalanto Kurt Tucholsky. Li gratulinde brile sukcesis. Foje oni kvazaŭ vidas la inteligentan grimac-rideton, kun kiu Trevor – negermano – skribas: „negermanaj legantoj eble bezonas iom da klarigo” (paŝo 91) por doni vere senchavan klarigon. Kelkfoje li eĉ eksorĉas ĉe mi – naskita dum la lasta periodo de l' milito – el obskuraj anguloj de la cerbo etajn memoraĵojn pri tiu fora tempo.

Se Trevor ne jam delonge pruvis sian staturon – ne de simple unu inter la Esperanto-verkistoj, da kiuj nuntempe ni havas plurajn manplenojn, sed de aŭtoro je vere monda nivelo, tiam certe nun tion li montris.


Bibliografiaj donitaĵoj

Trevor Steele: Kvazaŭ ĉio dependus de mi. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2009. 344 paŝoj kudre binditaj. ISBN 978-90-77066-41-6.
Prezo ĉe FEL: bindita libro: 19,20 eŭroj + afranko; e-libro (ePub): 11,50 eŭroj

Por mendi la libron vi povas iri rekte al http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?keywords=dependus



Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Re: Kvazaŭ ĉio dependus de mi
« Respondo #1 je: 20 januaro 2010, 12:02:40 ptm »
Mi ankoraŭ ne legis la libron, sed abomenas la ruĝan kovrilon kun la svastiko. Kiam mi propagandas esperanton en foiro, mi nepre NE metos la libron tie inter la aliaj kaj mi esperas ke ĝi ankaŭ ne tro okulfrape parados en la TTT-ejo de FEL.
Klarigo: multaj homoj neniam detale esploras aferojn, certe en borso. Do, se iu ne-esperantisto vidas tiun libron, tio laŭ mi ne donas bonan impreson. eĉ se enhave la libro estas tute kontraŭ-naziisma, ili kompreneble tiun ne legas, kaj do nur memoras la kovrilon, kiu povas postlasi amaran impreson.
Lode

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Kvazaŭ ĉio dependus de mi
« Respondo #2 je: 21 januaro 2010, 11:57:09 atm »
Vi ne estas sola kun tiu opinio. Ni ricevis 2-3 aliajn reagojn tiajn. Sed mi tamen miras. La usonanoj murdis pli da indianoj, ol la nazioj da judoj. ĉu vi protestus, se la usona flago aperus sur libro?
Ekzistas diferenco inter svingi per flago kaj laŭdi fiagojn, kaj simple montri fiflagon en historia verko.

Elsalutinta Strava

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 2
Re: Kvazaŭ ĉio dependus de mi
« Respondo #3 je: 25 januaro 2010, 16:48:24 ptm »
Ne miru. Mi mem pripensis acheti la libron - k tiam imagis, kiel estus porti tian libron en metroo. Ja rigardantoj tute ne scias, chu temas pri kontraunaziisma libro, chu ghi estas fikcia romano au historia studajho au - chu ghi estas, kiel fakte ghi aspektas, ghuste pornaziisma eldonajho. K mi bedaurus devi kovri la kovrilon, char ghuste mi shatas simple legadi E-librojn metroe, tiel ke homoj konstatu E-on kiel normalan lingvon (se ili entute kapablas diveni, pri kiu lingvo povus temi).

Mi tre bone komprenas la starpunkton de iu, kiu ne volas meti la libron inter aliajn en budo - preterpasanto tute ne haltos por esplori, pri kia libro temas. Multaj simple pensos "dame, jen nov-nazioj, k neniu faras ion!". Au ech pli malbone: ili ne havos konscian penson (konscia penso ja estas modifebla), sed ili subkonscie tenos la bildon.

> ĉu vi protestus, se la usona flago aperus sur libro?

Malsame ol svastiko, la usona flago ne reprezentas nur masakradon de homoj. La nazia svastika flago reprezentas ghuste nur tion.
« Lasta redakto: 25 januaro 2010, 17:27:13 ptm de Strava »

Elsalutinta Trevor Steele

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 1
Re: Kvazaŭ ĉio dependus de mi
« Respondo #4 je: 26 januaro 2010, 08:22:10 atm »
Kiel la autoro de la romano "Kvazau c'io dependus", sed ne de la kovrilo, mi tamen volas atentigi, ke sur la
kovrilo estas ne nur svastiko, sed ankau bildo de Carl von Ossietzky en la manoj de la SA. La romano estas,
mi kredas, la plej forte kontraunazia en nia literaturo, kaj estus domag'e, se oni ne legus g'in nur pro tio, ke
unu parto de la kovrilo estas diversmaniere interpretebla/
Trevor Steele

Elsalutinta Strava

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 2
Re: Kvazaŭ ĉio dependus de mi
« Respondo #5 je: 26 januaro 2010, 11:05:48 atm »
Trevor, mi plene konsentas. Mi vershajne achetos la libron k ech legos ghin, sed mi ja ne volas promenigi svastikon tra la urbo: au mi legos ghin hejme, au mi kashos la kovrilon.

Mi simple ne povas sidi en metroo k porti libron kun granda svastiko sur la kovrilo, au legi ghin antau miaj okuloj tiel ke chiuj kunvojaghantoj klare vidas la svastikon. Mi ripetas: neniu homo chirkau mi scias, pri kio temas la libro - ghi povas esti kontraunazia romano, sed ghi ja povus same esti pornazia pamfleto. La fakto, ke sur la kovrilo krome aperas foto de iu nekonato, ne shanghas tion.

Imagu libron, kies titolo estus "Mortigu la negrojn, ili estas neindaj homoj!" en iu nacia lingvo, plus bildo de pendumita homo. Eble ja ghuste temas pri la plej humanisma libro, kiu ghuste kontrauas tiajn ideojn k eble hazarde elektis kiel titolon tiun frazon eldiritan de iu stultulo - sed se vi dum metroa vojagho vidas tian libron, vi tute ne povas certi, chu temas pri ia tia humanisma verko, au chu jen antau vi sidas Ku Klux Klan-porko.

Cetere, estu klare: mi shatas la kovrilon, mi trovas ghin tauga por la temo, k trafa. Hejme mi ja ne kashus la libron - sed eksterhejme mi vershajne sentos la konstantan bezonon turni ghin kovrilmalsupre.

Chu oni devas chiam eviti svastikon? Ne nepre. Por venonta eldono mi konsilus: mi inversigus la rilatojn, granda foto k malgranda svastiko (svastiko ne estu la okulkaptilo sur la kovrilo, kiel ghi estas nun); mi aldonus klarigan subtitolon, eble simple la vorton "romano"; mi decide utiligus malpli frapan koloron, eble iun pli trankviligan malhelbluon, au la rughon, sed grade stompigitan. Sed nu, tio estas simplaj opinioj de unuopulo.
« Lasta redakto: 26 januaro 2010, 13:05:27 ptm de Strava »

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Re: Kvazaŭ ĉio dependus de mi
« Respondo #6 je: 28 januaro 2010, 15:34:24 ptm »
Saluton, Trevor!
Mi ĝojas ke vi aliĝis al la forumo!
Efektive, miaflanke neniu riproĉo al la enhavo de la libro, sed, kiel Strava esprimis pli klare ol mi (mi legas preskaŭ nur en buso kaj tramo): mi efektive ne volas esti vidata kun svastikporta libro, simile kiel mi ne volus tian rubandon ĉirkaŭ la brakosupro. Klara troigo evidente, sed iuj homoj jes ja havas talenton grandigi muson al elefanto. Do por la dua eldono, mi esperas ke oni sekvos la konsilojn de Strava: pli malgranda svastiko ne ĉenus. Bedaŭrinde multaj ne konas la bildon de Carl von Ossietzky en la manoj de SA por dedukti ion ajn.

Amike,

Lode.