+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  La eksplodo de la ĵurnalismo

Aŭtoro Fadeno: La eksplodo de la ĵurnalismo  (Legita 3961 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
La eksplodo de la ĵurnalismo
« je: 08 marto 2014, 13:36:39 ptm »
"La eksplodo de la ĵurnalismo" havas kiel subtitolon "De la amaskomunikiloj al la amaso de komunikiloj". La epoko de kelkaj fidindaj gazetoj, el kiuj ĉiu senescepte ĉerpis siajn sciojn, efektive delonge forpasis. ĉiu politikisto tviteras sian vidpunkton kaj unuavide ĵurnalistoj ŝajne ne plu estas bezonataj. aŭ ĉu ĵuste nun ĵurnalismo ja estas bezonata, por filtri la falsitajn informojn disde la vero? Ignacio Ramonet, multjara direktoro de "Le monde diplomatique" donas sian vidpunkton en Tiu ĉi verko. Li komentas pri iniciatoj kiel "The Huffington Post", pri Julian Assange kaj la vikilikoj, pri "Die Zeit", unu el la solaj paperaj gazetoj, kies eldonkvanto daŭre kreskas. ĵuste nun, kiam veroj, duonveroj kaj mensogoj pri Ukrainio kovras niajn ekranojn, Tiu ĉi verko estas fascina.

Por pliaj informoj aŭ mendoj, iru al http://www.retbutiko.net/eo/ero/ekjx
« Lasta redakto: 08 marto 2014, 14:31:30 ptm de PaulP »