+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  FEL reeldonis la faman Esperanto-bildvortaron de Duden

Aŭtoro Fadeno: FEL reeldonis la faman Esperanto-bildvortaron de Duden  (Legita 5227 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
FEL reeldonis la faman Esperanto-bildvortaron de Duden
« je: 29 junio 2012, 12:40:35 ptm »
  • aŭtoro(j): Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath
  • Fako: lingvolerniloj
  • Formoj: bindita
  • Priskribo: 'Bildvortaro de Esperanto' estas 800-paŭa verkego kun pluraj miloj da terminoj kaj ilia aspekto. La nuna eldono estas bazita sur la iama eldono de Rudiger Eichholz, kiu siavice estis bazita sur la 2a eldono de la fama bildvortaro de la germana eldonejo Duden. La nova versio estas adapto de la 6a eldono de la vortaro de Duden, kaj pro tio estas multe pli ampleksa. 25% de la nunaj terminoj jam aperis en la adapto de Eichholz; 75 % estis aldonitaj de la prizorgantoj de la nova versio, la konataj vortaristoj Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath.
  • paŝoj: 800
  • Formato: 160 x 215 mm
  • Eldonjaro: 2012
  • Pezo: 1180 g
  • ISBN: 978-9077066-48-5

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: FEL reeldonis la faman Esperanto-bildvortaron de Duden
« Respondo #1 je: 08 julio 2012, 08:50:37 atm »
Estas interese konstati, kiom da homoj disvastigis la novaĵon pri la apero de la Bildvortaro. La komuniko de FEL en la socia retejo Facebook estis legita (nun en la 8a de julio) de 395 personoj. Inter tiuj 395 personoj, 43 kopiis la informon al sia propra paŝo. Tiel la anonco atingis 3023 personojn.

Unu el tiuj 3000 personoj decidis fari filmeton pri la novaĵo en Youtube. Sendube ankaŭ ĝi estos rigardata de dekoj aŭ centoj da interesitoj. Jen ĝi: http://www.youtube.com/watch?v=NIAExNx2bT0





Ensalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: FEL reeldonis la faman Esperanto-bildvortaron de Duden
« Respondo #2 je: 08 julio 2012, 09:33:32 atm »
..sed bedaŭrinde la informo en ĝi tiu forumo estas legita nur de 47 personoj, inter kiuj eble duono estas serĉmaŭinoj. ĉu iu havas ideon pri la kvanto de la aktiva flandra esperantistaro kiu vere aktivas je Facebook k.s.? Mi troveblas je Facebook ktp (ĉar oni insistis ke mi fari profilon) sed ne aktivas.
Kiel efike kaj rapide informi niajn membrojn ŝajnas esti nia plej urĉe solvota problemo.

Roland

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: FEL reeldonis la faman Esperanto-bildvortaron de Duden
« Respondo #3 je: 08 julio 2012, 13:14:26 ptm »
Laŭ mia takso en Facebook aktivas nun ?. 100 flandraj Esperanto-parolantoj. En Ipernity iomete malpli kaj nur parte samaj.

Ni ne povas devigi iun membriĝi en difinita socia retejo. FEL simple devas esti aktiva en ili ĉiuj, kaj tiel atingi kiel eble plej grandan grupon. La mesaĝon pri la apero de la Bildvortaro mi disvastigis tra la jenaj kanaloj:

- Ipernity http://www.ipernity.com/home/flandra_esperanto-ligo/?lg=eo
- Facebook http://www.facebook.com/Flandra.Esperanto.Ligo
- Twitter @FEL_Antverpeno
- Monato www.monato.ret
- Retbutiko www.retbutiko.net
- La listo "Nova" http://www.esperanto.be/fel/but/nova.php
- kaj kompreneble per Tiu ĉi forumo