Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 24 oktobro 2016, 07:21:57 atm

Titolo: Itala E-Kongreso 26.8-2.9.2017 en Heraclea (Matera)
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 24 oktobro 2016, 07:21:57 atm

La itala Esperanto-kongreso okazos en Heraclea (Matera) de la 26-a de
aŭgusto ĝis la 2-a de septembro 2017, http://kongreso.esperanto.it/84/bonvenon.htm.

Kelkaj demandis: kiel oni atingas la plej sudan parton de Eŭropo?
Problemoj neniu-as.

La granda itala urbo Bari (Baro en provizora Esperanto pro rima bezono) estas laŭ la loka diraĵo pli grava ol Parizo; tio eble estas ioma troigo sed ĉiuokaze ĝi havas flughavenon: Bari-Palese aŭ Bari-Karol Wojtyla, el kiu aŭtobusoj atingas Heraclea-n aŭ la proksiman Policoro. Pluraj malaltkostaj flug-linioj, kiel Ryanair, flugas al ĝi el la plej malproksimaj eŭropaj urboj, Vilno aŭ Budapeŝto aŭ Londono aŭ Berlino...

Homoj, kiuj mendas nun, kaj kelkaj jam faris, pagas tre malmulte.

La LKK intencas aranĝi ankaŭ propran aŭtobuson en kelkaj ŝlosilaj tempoj de la sabato por porti vin de la flughaveno al la kongresejo en Heraclea.
Titolo: Re: Itala E-Kongreso 26.8-2.9.2017 en Heraclea (Matera)
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 26 januaro 2017, 08:15:41 atm
Osmo Buller, la legenda ĝenerala direktoro de UEA dum la pasintaj pluraj jardekoj, akceptas gvidi seminarion en la Itala Esperanto-Kongreso. Lia seminario rilatos al la kongresa temo: Kulturo kaj komunikado en Europo, en kiu li aparte parolos pri la komunikado de esperantistoj per reta kaj papera gazetaro. (fonto: Informitale 211)