Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 15 marto 2017, 17:23:38 ptm

Titolo: INTER-FEST en Bjelovar, Kroatio, 6-12 aŭgusto 2017
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 15 marto 2017, 17:23:38 ptm


Se vi jam partoprenis iun Esperanto-aranĝon en Bjelovar, vi certe scias kial kroatiaj esperantistoj de jaro al jaro tradicie renkontiĝas tie. Se ĝis nun vi ne havis tian ŝancon, jen bona okazo por viziti tiun urbon, kiu troviĝas nur 90 kilometrojn for de la kroatia ĉefurbo Zagrebo. Ekde 1909 en Bjelovar Esperanto havas fortan tradicion, kies torĉon nuntempe portas Bjelovara Esperantista Societo (BES). Tiu fakto ankaŭ ebligis, ke por la unua fojo en Bjelovar okazu grava kaj granda Esperanto-aranĝo kun akcentita internacia karaktero kaj tre aktuala temo: Kultura kunfandiĝo de la multetna Eŭropo.

Tiu "novtipa Esperanta kultura festivalo" INTER-FEST (=Internacia Festivalo) estas  parto de Bjelovara kultura somero, aŭspiciita de Urbo Bjelovar kaj Departemento Bjelovar-Bilogora.

Ĝiaj organizantoj en la Zamenhofa jaro pretigas por vi riĉan kaj diversspecan programon, aparte invitante tiujn esperantistojn, por kiuj la lando de la 102-a Universala Kongreso de Esperanto estas tro malproksima kaj multekosta. Bjelovar estas facile atingebla, aparte dum la somera turisma sezono en Kroatio, kiu apartenas al pintaj celoj de eŭropa turismo. La organizantoj preparis por vi ankaŭ bonajn loĝ- kaj manĝ-eblecojn, ĉar la kosto de  plena pensiono dum la tuta festivala semajno estas ekde 1.750,00 kunaoj / 235 eŭroj.

Multajn interesajn informojn pri INTER-FEST vi trovos en la speciala festivala retejo:
http://www.esperanto-bjelovar.hr/festival/esperanto.html

Ankaŭ aliĝi vi povas tre facile, plenigante la retan aliĝilon ĉe:
http://www.esperanto-bjelovar.hr/festival/aligilo.php

Por ĉiuj individuaj bezonoj vi povas uzi la retan kontakt-formularon:
http://www.esperanto-bjelovar.hr/esperanto.php#contact

aŭ skribi al nia oficiala adreso: esperanto.bjelovar@gmail.com

Ni informas vin, ke la 31-an de marto finiĝas la dua (pli favorpreza) aliĝperiodo kaj invitas vin aliĝi al tiu ĉi unika Esperanto-aranĝo en la koro de Eŭropo.

Baldaŭ en la festivala retejo aperos ankaŭ la dua bulteno kun multaj utilaj informoj, kiun vi povos elŝuti aŭ ricevi de la Loka Festivala Komitato.