+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Monato (Moderiganto: PaulP)
| | |-+  Valora monero aŭkciata

Aŭtoro Fadeno: Valora monero aŭkciata  (Legita 104 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumbeheerder
  • Senior
  • *****
  • Afiŝoj: 404
  • Sekso: Vira
    • Persona retejo
Valora monero aŭkciata
« je: 03 junio 2017, 13:33:25 ptm »
La ora monero de 25 steloj estas tre valora kolektindaĵo, ne nur inter esperantistoj, sed ankaŭ inter numismatoj en la tuta mondo. Ĝi pezas 50 gramojn kaj konsistas el 98,3 % da pura oro kaj do nur la oro jam valoras 1800 eŭrojn. De ĝi estis faritaj nur 10 numeritaj ekzempleroj. Ne estas konate, kiom da ili restas en la mondo, sed MONATO sukcesis akiri unu el tiuj dek ekzempleroj, en la originala kesteto, la moneron kun serinumero 7.
 
MONATO aŭkcias tiun oran moneron inter siaj legantoj. Se vi deziras aĉeti ĝin, sciigu al ora_stelo@monato.net kiun sumon vi pretas pagi por ĝi. La minimuma sumo estas 2500 eŭroj. Se via propono estos la plej alta, vi iĝos la feliĉa posedanto de tiu unikaĵo! La plej alta sumo proponita estos konstante afiŝata en la paĝo www.monato.net/ora_stelo.php. La gajno de la aŭkcio estos uzata por la ordigo de nova Esperanto-domo en Antverpeno, kie MONATO estas administrata.

La aŭkcio daŭros ĝis la 1a de septembro 2017 je la 12a horo mez-eŭropa tempo. Se la gajninto de la aŭkcio ne estos paginta la proponitan sumon antaŭ la 1a de oktobro 2017, la monero estos proponita al la persono, kiu faris la due plej altan proponon.

Nur proponoj de personoj, kiuj klare montras sian nomon kaj adreson estos konsiderataj.
« Lasta redakto: 13 junio 2017, 19:53:13 ptm de PaulP »