+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Monadologio * Demonadologio

Aŭtoro Fadeno: Monadologio * Demonadologio  (Legita 3471 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Monadologio * Demonadologio
« je: 15 julio 2013, 20:08:52 ptm »
Dum sia tuta vivo la germana sciencisto kaj filozofo Leibniz provis trovi la sintezon inter scienco kaj filozofio. En 1714 li publikigis sian „La monadologio” en kiu li klarigis, ke ĉio konsistas el sennombraj diversprofundaj konscieroj, kiujn li nomis „monadoj”, la individuaj ecoj, kiuj difinas pasintecon, nunon kaj estontecon. Li opiniis, ke Dio antaĵe ordigis la monadojn tiel ke nia mondo iĝis la plej bona de ĉiuj eblaj mondoj.

 Iulian T?nase studis ekonomikon kaj filozofion en Bukareŝto. Li reverkis la tutan monadologion de Leibniz kaj baptis ĝin „La demonadologio”. Malgraŭ la demona karaktero de la reverko, pri ĝi li diras: „La demonadologio havas feliĉan finon, ĉar estas klare, ke tiu plej bona el ĉiuj eblaj mondoj bezonas ĝin.”

 Ionet Oneĉ tradukis kaj la monadologion de Leibniz kaj la demonadologion de T?nase, kaj publikigis ambaŭ en unu grafike plaŭa verko.

Por mendi ĝin, vi povas tuj iri al la koncerna loko en la Retbutiko: http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?kodo=mdem