+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Familia vivo (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Emiel Van Damme forlasis nin

Aŭtoro Fadeno: Emiel Van Damme forlasis nin  (Legita 4726 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Emiel Van Damme forlasis nin
« je: 09 majo 2019, 07:44:19 atm »
La 7an de majo pace forpasis en sia dormo nia membro Emiel Van Damme en la aĝo de 92 jaroj. Emiel en FEL estis ĉefe konata kiel gramatikisto. Li verkis, plej ofte kune kun Christiane De Vleminck, plurajn verkojn pri la gramatiko de Esperanto.
  • ABC-gramatiko de Esperanto
  • Leksikaj ekskursoj (tri volumoj)
  • Gramatika ABC-mempraktikilo
La unuan verkon li mem tradukis el la franca „Grammaire ABC d'Espéranto”.

Emiel publikigis ankaŭ poemojn sub la titolo „Dolĉe-amare”, originala poemaro en la Serio Stafeto. Ĉiujn liajn verkojn eldonis Flandra Esperanto-Ligo. Plurajn el ili oni devis represi pro elĉerpiĝo. Vidu: https://retbutiko.be/trovu/damme?trovu=damme.

En la mezaj paĝoj de la revuo Horizon.taal Emiel prizorgis konstantan lingvo-rubrikon kaj en Monato li redaktis, kune kun la nevo Philippe, la rubrikon „Medio”.
« Lasta redakto: 10 majo 2019, 18:36:29 ptm de PaulP »

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Emiel Van Damme forlasis nin
« Respondo #1 je: 25 majo 2019, 19:52:34 ptm »
De plechtigheid voor Emiel heeft plaats op zondag 30 juni, om 17u in de Feestzaal van Westrand (Kamerijklaan 46, 1700 Dilbeek). De toegang gebeurt via de hoofdingang van het Cultuurcentrum. Er zullen wegwijzers staan die de route aangeven.

Na de plechtigheid wordt iedereen verwacht in Lou’s Plek (zelfde adres) voor een lichte maaltijd. Om uiterlijk 20u wordt het samenzijn afgerond.

Bonvolu konfirmi vian ĉeeston antaŭ la 7a de junio al gerke@gerkeverthriest.be

Ne donacu florojn aŭ florkronojn sed prefere vi ĝiru sumon al Flandra Esperanto-Ligo, konto BE31 4025 5105 3155, kun mencio "Donaco memore al Emiel van Damme".
« Lasta redakto: 25 majo 2019, 20:12:22 ptm de PaulP »