Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 12 septembro 2023, 18:34:06 ptm

Titolo: 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto 23-26.11.2023
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 12 septembro 2023, 18:34:06 ptm
Temo: Enmigrado - kunfluo de homaj valoroj.

La 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) okazos de la 23-a ĝis la 26-a de novembro 2023!

Ĝi estas realigo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko. Gvidas la organizteamon la 1-a Vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr. Kunrealigas kaj teknike prizorgas la eventon la teamo de la neprofitocela esperantista organizo E@I.

Pliaj informoj baldaŭ aperos!

UEAviva: YouTube-kanalo de UEA

Titolo: Re: 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto 23-26.11.2023
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 03 novembro 2023, 11:34:29 atm
Vidu informojn je https://eventaservo.org/e/VK4 .

Senpaga aliĝo por individuaj membroj (IM) de UEA ĝis la 13-a de novembro 2023.