Ĝenerale / Algemeen > Esperantlingva diskutejo
Facebook en la internacia
SGC.Alex:
Saluton al ĉiuj!
ĉu vi scias, ke Facebook disponeblas en la internacia lingvoĉ Iu ajn povas partopreni en la tradukado, sed ĝi estas granda laboro. Nuntempe estas ni ĉirkaŭ 40 tradukistoj, kaj ni ŝatus havi helpon! Do, se vi pretas, helpu nin plitraduki Facebook en la internacia:
http://www.facebook.com/translations/index.php?app=1&aloc=eo_EO
PaulP:
Sekve al via alvoko mi hieraŭ (post longega hezitado) aliĝis al Facebook. La esperantlingva interfaco estas ĉenerale tre bona kaj mi rimarkis ĝis nun nur kelkajn eraretojn. Ankaŭ la nombro da esperantistoj estas tie relative granda. Mi retrovis plurajn "perdiĝintajn" amikojn!
Lodchjo:
Mi nur demandas min kial la paŝo pri monato estas en la anglaŭ
http://www.facebook.com/pages/Monato/103125479727973
PaulP:
--- Citaĵo de: Lodchjo je 04 julio 2010, 12:23:51 ptm ---
Mi nur demandas min kial la paŝo pri monato estas en la anglaŭ
http://www.facebook.com/pages/Monato/103125479727973
--- Fini citaĵon ---
Estas pluraj aferoj pri Facebook, kiujn mi ne komprenas, i.a. Tiu ĉi. ŝajne tiu paŝo pri Monato estas kreita aŭtomate el la teksto de la angla Vikipedio. Sed ĉu iu povas iel adapti ĝin?
Herman Deceuninck:
Tute ne aspektas kredinda ke FB ekzistus en Esperanto : vidu ekranfoton aldone. 'eoster' Elektante ĉiujn lingvojn eĉ ne aperas la vorton Esperanto inter la (ne tro) multlingva oferto !
Navigado
[0] Fadenlisto
[#] Sekva paĝo
Plena versio