+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Anoncetoj / Zoekertjes (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  historio de Esperanto en Limburgo

Aŭtoro Fadeno: historio de Esperanto en Limburgo  (Legita 4349 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Ben Indestege

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 9
  • Sekso: Vira
historio de Esperanto en Limburgo
« je: 12 aprilo 2019, 13:20:55 ptm »

Saluton, ĉu iu scias ĉu jam ekzistas iun verketon pri la historio de Esperanto en Limburgo? Pasintfoje kiam mi estis en LBS169, mi tie trovis similan verketon pri la historio de Esperanto en Kalmthout far Wim De Smet. Ĝi estis interesa, kvankam ĝi povus enhavi pli da bildoj laŭ mi.


Ĉu ekzistas aliaj historiaj verkoj pri nia(j) asocio(j)?


Mi deziras ion kompili por la Beneluksa Kongreso 2022 en Voeren...


Amike, Ben

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: historio de Esperanto en Limburgo
« Respondo #1 je: 12 aprilo 2019, 16:43:33 ptm »
Mi ne konas libron pri la Esperanto-movado en Limburgo. En la arĥivaĵo de la Fondaĵo Vanbiervliet estas kelkaj dokumentoj pri la 'Limburgaj Tagoj' (el la 1990aj jaroj). Okaze de mia esplorado pri E-kursoj inter la mondmilitoj mi trovis plurajn menciojn pri kursoj, sed ne longdaŭran aktivecon en iu loko.
Se vi kopias la pdf-dosierojn je https://drive.google.com/drive/folders/0B9tLG3H5mGpHUEZ3dVZiV2VhUDA al via propra komputilo, eblas traserĉi ilin (iu urbo, iu persono...) per via propra komputilo (la serĉilo de 'verkenner'). 'Esperanto Panorama' (la antaŭanto de Horizontaal) bedaŭrinde ne ekzistas en bita formo.
Laŭdire la 'Beckers-arĥivo' kiu troviĝas en Limburgo ankaŭ estas grandparte 'limburga' arĥivo.