+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Ni kune festu la 80-jariĝon de Trevor Steele!

Aŭtoro Fadeno: Ni kune festu la 80-jariĝon de Trevor Steele!  (Legita 3360 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Ni kune festu la 80-jariĝon de Trevor Steele!
« je: 09 majo 2020, 17:21:47 ptm »
La 14an de majo unu el la plej legataj aŭtoroj en Esperantujo kaj redaktoro de MONATO, Trevor Steele, festos sian 80-jariĝon! Ĉu gratuli lin per letereto? Nu, ni proponas ion plian! Legi unu aŭ plurajn verkojn liajn estos la plej bela donaco por li. Ni do sugestas, ke ĉiu aĉetu libron de Trevor Steele kaj ni en Flandra Esperanto-Ligo (FEL) avertos la aŭtoron pri via intenco legi kaj gratulos lin vianome!

Sed ankaŭ FEL faros ion. Ni donos rabaton de 10 % al vi se vi mendos unu libron, rabaton de 20 % se vi aĉetos du, kaj rabaton eĉ de 30 % se vi mendos tri verkojn!

Jen la librolisto el kiu vi povas elekti. Tie vi trovos ĉiujn detalojn, kaj recenzojn eĉ, pri liaj verkoj.

Tiu ĉi speciala rabato validas ĝis la 31a de majo, sed kompreneble indas fari vian elekton nun, tiel ke ni povos averti la aŭtoron pri via aĉeto ĝuste en lia naskiĝdatreveno!