+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Enketo pri "LA eŭropa LINGVO"

Aŭtoro Fadeno: Enketo pri "LA eŭropa LINGVO"  (Legita 4963 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Enketo pri "LA eŭropa LINGVO"
« je: 28 januaro 2010, 15:51:06 ptm »
 (Eblas voĉdoni per la retligo en la teksto.)
LA  eŭropa  LINGVO
eŭropa integra procezo pli kaj  pli perfektiĝas ĉiujare, do ni pli proksimiĝas al aŭtentika unuiĝo kaj konsolido  de tuta  Eŭropo je unu korpoparto de  diversaj nacioj. Tamen estas unu kondiĉo.
Ni havas komunan himnon, flagon  kaj valuton. La problemo estas nur akcepto de komuna lingvo por Eŭropo, pri kiu  oni kontinuas persistajn diskutojn. Sen ebligo al ĉiuj homoj de Eŭropo facilan  interkompreniĝon helpe de facila kaj neŭtrala lingvo, la eŭropaj nacioj daŭre  restos por si reciproke fremdaj kaj neniam ĝisfine  integriĝos.
Kiel aktuale aspektas la aferoj?  Nuntempe en eŭropa Parlamento laŭ principoj de ŝajna egaleco estas parolataj  preskaŭ 40 lingvoj, ĉar krom membroŝtataj naciaj lingvoj estas allasitaj ankaŭ  lingvoj de iuj minoritataj nacioj. Malgraŭ tiu egaleco ekzistas la lingvoj pli  „egalaj”, kiel la: franca, germana, hispana kaj itala. 
Pri ŝajna „egaleco” de ĉiuj  eŭropaj lingvoj plej bone atestas la fakto, ke kiam oni kontraktas konvencion  ekzemple en pola kaj angla lingvoj, do tiam estos deviga nur la angla teksto kaj  la pola formas kiel ornamo.
Tiun eksterordinare komplikitan  (pro tradukadoj kaj kostoj) la lingvan problemon oni penas ielmaniere solvi.  Aprile  de la 2004. en EP oni aranĝis voĉdonadon por elekti komunan lingvon por Eŭropo.  Por voĉdono oni proponis iujn naciajn lingvojn, kiuj ricevis nepercepteblan  kvanton da voĉoj. Nur por lingvo Esperanto voĉdonis la plej multo, ĉar eĉ 43% da  deputitoj.
Pri  popularigo de E-lingvo atestas ankaŭ aranĝitaj interretaj sondadoj  (www.freewebs.com/international-languages), kie  voĉdonis eĉ 70% da respondintoj.
ĝi  rezultoj elvokis panikon en tre forta anglalingva, influprema politika grupo.  Por malgravigi tiujn favorajn por Esperanto voĉojn, Leonard Orban la komisaro de  UE pri aferoj de la multlingveco – trudas utopian koncepton pri ŝajnaj ĉarmoj  kaj valoroj de la multlingveco.
Por  kredindigi ĝi koncepton, li iniciatis specialan komisionon, kiun konsistigis  reprezentantoj de: “British Council”, “Instituto de Goethe” kaj “Centro de  Popularigo de  franca lingvo kaj kulturo”, do la institucioj  escepte neobjektivaj, iteresiĝintaj nur pri popularigo de siaj propraj naciaj  lingvoj. Tiu neobjektiva komisiono prezentis kelkajn nerealajn konkludojn: ĉiuj  eŭropanoj, por interkomunikiĝadi devus dum sia tuta vivo lerni fremdajn lingvojn  kaj trakti tion  kiel sportan distron
Tamen  la plej esenca postulo de tiu komisiono estas penado por prezenti verkiston  Józef Konrad Korzeniowski kiel la  imitindan modelon – ja gepatra lingvo por li estis la pola, sed vojaĝante tra la  mondo, li sin priservis kiel tiaman dominantan la francan kaj verkis belan  literaturon en la angla, ĉar li traktis ĝi lingvon kvazaŭ propran. Do ĉiuj  eŭropanoj devus akcepti anglan lingvon  kiel  la PROPRAN.
Tia  konkludo esprimplene iras renkonte al hegemoniaj aspiroj de Britio, kiu per  dominado de sia lingvo ekde jardekoj certigas al si politikajn, ekonomiajn kaj  kulturajn influojn, do preskaŭ kolonie dependigas Eŭropon. 
Pri la sama dominado konkuras kun  Anglio – kvankam ne tro efike – Germanio kaj Francio, eĉ Hispanio kaj Italio. La  pola eksministro pri kulturo Zdzislaw Podkaŭski volus, ke Pollando strebu al  grupo de privilegiaj landoj. En forumo de eŭropa debato de civitanoj li  proponis, ke la pola lingvo reprezentu slavajn landojn kaj restu enkalkulita  kiel la vice sesa dominanta en Eŭropo. Por  teni tiun dominadon oni disvastigas miton pri ŝajna unisersaleco de la angla  lingvo. ĝi estas ja mensogo, ĉar en Eŭropo anglalingve parolas nur mlmultnombra  grupo da homoj, kiuj finregis tiun ĉi lingvon en nesufiĉa grado. Atingodistanco  de la angla lingvo en la mondo mallongiĝas, ĉar pli multo de ekskoloniaj landoj  revivigas siajn naciajn lingvojn.
La  elstara lingvisto Claude Piron, kiu estis parolanta multajn lingvojn, la  ekstradukisto ĉe UN, frakase opiniis pri la angla lingvo  kiel homonimeca, tre  malfacila en prononcado kaj skribado. Li konsideras, ke eĉ multjara lernado ne  garantias bonan majstradon per la angla lingvo.Tian lukson povas permesi al si  nur malmultaj.
Kian  problemon kaŭzas dominado de angla lingvo en la mondo, plej bone atestas  ekzempla incidento kia eventis en septembro de la 2007. sur aerodromo en  Vancouver, kie la polo Robert Dziekaŭski iĝis murdita de policanoj nur pro tio,  ke ne konis la anglan kaj ne scipovis kun ili inperkompreniĝi. 
En la  forumo de UE-komisaro pri multlingvecaj aferoj  Leonard Orban (http://forums.rc.eŭropa.eŭ/multilingualism.languages-for-young-people)  en la temo”Graveco de fremdaj lingvoj”, voĉdonis jam pli ol 825 personoj el tuta  Eŭropo kaj superas la voĉoj por Esperanto.
La ideo  de Esperanto,  kiel de la plej facila lingvo kaj konduko ĝin  en lernejojn ankoraŭ pli multe dominas en aliaj internaciaj TTTejoj de tiu  debato. Precipe en tiaj landoj kiel Germanio, Francio aŭ Britio. eĉ la angloj,  kiuj ne ŝatas lerni fremdajn lingvojn, ĵuste – ho mirindaĵo – tre volonte lernus  ĝin.
Se ni  plu indiferente rigardos la provojn de trudado de la angla dominanta lingvo por  Eŭropo kaj eĉ sen antaŭzorga saĵo senkritike apogos tion, do en baldaŭa  estonteco ni povos dividi la sorton de indianaj popoloj, kiuj nuntempe regas nur  la anglan, hispanan kaj portugalan, sed siajn proprajn lingvojn ili jam ne konas.
La artikolo  aperinta en pola semajna revuo Faktoj kaj Mitoj   (Fakty i Mity nr 4(516) el  28.01.2010)
prilaborita de Kazimierz Krzyĉak kawan1@interia.pl
Esperantigis: Edward  Jaŭkiewicz