+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Informvojagxo en Centra kaj Suda Ameriko

Aŭtoro Fadeno: Informvojagxo en Centra kaj Suda Ameriko  (Legita 4682 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1313
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Informvojagxo en Centra kaj Suda Ameriko
« je: 07 julio 2010, 14:55:08 ptm »
Strange ke la sekva komuniko alvenis ĉe mi tra Eventoj, kaj ne tra iu FEL-komunikilo:

La 8-an de julio, Anneleen Nys, 23-jaraŭa belga esperantistino, komencos inform-, preleg- kaj instruvojaĝon tra diversaj landoj de Centra- kaj Suda Ameriko. Anneleen ĵus finis la magistran gradon pri komunikadsciencoj en la universitato de Barcelono. La tezo temis pri civitanaj radioj en Sudameriko.

Celo de la vojaĝo estas ankaŭ kontakti izolulojn, kiuj nuntempe lernas Esperanton per la reto en Ameriko.

Komence ĝi vojaĝos al Kubo por tie partopreni la ILEI-konferencon kaj la seminarion pri Interkultura Agado, la Universalan Kongreson en Havano kaj la junularan kongreson IJK en Los Cocos.

Venonta itinero estos Meksikio, kie ĝi vizitos diversajn urbojn por helpi al la tiea movado. Poste laŭ la nuna plano ĝi vojaĝos tra Gvatemalo, Salvadoro, Nikaragvo al Ekvadoro, Peruo kaj Bolivio por disvastigi Esperanton en regionoj kie ĝi, ĝis nun ne aŭ preskaŭ ne ekzistas.

ĝi estas tre entuziasma kaj ĝi petas la helpon (moralan kaj financan) de la Esperanto-movado. ĝi jam nun tre ĝojas renkonti interesajn homojn el la tuta kontinento por informi ilin pri Esperanto, kunlaborante kun la lokaj esperantistoj.

La vojaĝon organizis la amerika aktivulo Martin Schaeffer, membro de la Amerika Komisiono de UEA. ĝiajn aventurojn vi povos sekvi en la blogo: http://annelunake.ipernity.com - Ni deziras al vi amuzan legadon!

Donacojn Anneleen kaj Martin petas al la fondaĵo Ameriko de UEA (menciu: Esperanto al Ameriko). Por havi pliajn informojn kontaktu: stiftungmondo@gmail.com