+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Inventaro de la 'diversaĵoj' el la Esperanto-fondaĵo Cesar Vanbiervliet

Aŭtoro Fadeno: Inventaro de la 'diversaĵoj' el la Esperanto-fondaĵo Cesar Vanbiervliet  (Legita 4600 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1313
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
En la fondaĵo Vanbiervliet estas, krom libroj kaj revuoj, ankaŭ multaj 'diversaĵoj', nun jam 99 skatoloj. Ili estas iom post iom ordigitaj kaj registritaj, sed ĝis nun la (manskribitaj) listoj kun la enhavo estis nur konsulteblaj surloke. Nun okazas entajpado de tiuj listoj; la enhavo de 14 skatoloj jam estas videbla je https://sites.google.com/site/esperantokortrijk/inventaro; la aliaj sekvos dum la venontaj semajnoj/monatoj. Iam la inventaro devas esti komplete refarata, sed mi esperas ke gravaj dokumentoj jam nun pli facile akireblos por esplorantoj.
Jam unu esplorinda afero: estas en la kolekto cirkulero (sen dato) per kiu oni kolektas monon por monumento por Juul Karnas. Tiu persono al mi estis tute nekonata, sed ekzistas sufiĉe longa Vikipedia-artiikolo pri li je http://eo.wikipedia.org/wiki/Juul_Karnas kaj efektive en 1935 tomboŝtono estis inaŭgurita. ĉu la ŝtono ankoraŭ ekzistas? Mi ne trovas ĝin je http://www.schoonselhof.be/2bberchem/ (sed eble mi serĉas en alia tombejo aŭ 'Karnas' estis pseŭdonimo).

Roland Rotsaert

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1313
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Inventaro kompleta
« Respondo #1 je: 01 novembro 2010, 15:58:21 ptm »
Mi finis la entajpadon de la manskribitaj listoj de la 'diversaĵoj'. La dosiero konsulteblas je http://sites.google.com/site/esperantokortrijk/inventaro .
Post tiu laboro eblas fari plurajn konkludojn (ĉenerale: ke ege multe restas farenda), sed mi mencias nur du:
  • En Kortrijk estas pli la materialo pri la frua periodo de Esperanto en Belgio ol mi pensis (i.a. pri Witteryck)
  • Gerard Debrouwere nun estas kvazaŭ forgesita, sed li ludis grandan rolon en la movado, antaŭ kaj post la dua mondmilito, loke, nacie kaj internacie.