Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: yvesn je 26 majo 2018, 16:34:11 ptm
-
Post suksesa evento la pasintan jaron, ni denove kanuos sur la rivero Dommel. Ĉi-foje ni kunvenos je la 13:00 en "De wulp" en Neerpelt kaj forkanuos je la 13:30. Ni kunvenos en Tussenstraat, ĉe Bezoekerscentrum Natuurpunt. Vidu https://www.natuurpunt.be/bezoekerscentrum/hageven-neerpelt (https://www.natuurpunt.be/bezoekerscentrum/hageven-neerpelt)
Ni kanuos ĝis Borkel en Schaft kaj revenos je la 16:00-a horo en Neerpelt. Ne nur por esperantistoj, vi rajtas inviti amikojn kaj familion. Bonvolu anonci vin, ĉar nececos rezervi kanuboatojn. Anonci eblas ĉe limburg@esperanto.be