+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Monato (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Niaj "amikoj" en la sociaj retejoj?

Aŭtoro Fadeno: Niaj "amikoj" en la sociaj retejoj?  (Legita 8057 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Niaj "amikoj" en la sociaj retejoj?
« je: 24 januaro 2013, 12:30:31 ptm »
Kio pri niaj multnombraj "amikoj" en Facebook, Twitter, ipernity? ĉu vi konsentas pri la vidpunkto esprimita en Monato?

http://www.esperanto.be/fel/publika/010938p.php

Elsalutinta Herman Deceuninck

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 59
  • Sekso: Vira
  • Verda Vojo (naturamikaro), Alifono (vikipedio)
    • Esperanta Naturamikaro
Re: Niaj "amikoj" en la sociaj retejoj?
« Respondo #1 je: 24 januaro 2013, 21:11:41 ptm »
Veraj 'amikoj' ja povus esti kaj realaj kaj virtualaj. ĉio dependas de ni mem kaj de la celo de la rilato. Tipa fenomeno rilate al la sociaj retoj estas la fragmentigo de la informado. Eble iu reta revuo plenigu la rolon de kunigado de sociretaj informoj interesaj por la aktiva Esperanto parolkomunumo. Mi bedaŭras la multecon de sociaj retoj en kiuj troviĝas dise iom da Esperanto-parolantoj, plej laste ankaŭ en Google+ ! Mia sperto tie estas ke malmulta grupo aktive verkas en Esperanto kaj ke oftas mesaĝoj en la angla kaj aliaj lingvoj de tiuj kiuj 'publike' diskonigas sian kontribuon. FB havus la plej grandan grupon de Esperanto-'amikoj'. La forumo de FEL estas iusence pli interesa kaj teknike eĉ pli bona, sed ni tie bezonus ankaŭ pli da (aktivajn) 'amikojn' !
« Lasta redakto: 25 januaro 2013, 16:53:29 ptm de verda vojo »

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Niaj "amikoj" en la sociaj retejoj?
« Respondo #2 je: 24 januaro 2013, 22:40:43 ptm »
FB havus la plej grandan grupon de Esperanto-'amikoj'.
Pri tio mi iom dubas. Mi kredas, ke en ipernity estas multe pli. Iuj havas pli ol 3000 Esperanto-"amikojn" tie. Kompreneble ne ĉiuj tiuj ĉiutage ensalutas kaj sociumas, sed certe pli ol 1000.