+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Interkultura Novelo-konkurso de Akademio Literatura de Esperanto

Aŭtoro Fadeno: Interkultura Novelo-konkurso de Akademio Literatura de Esperanto  (Legita 3209 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Interkultura Novelo-konkurso de Akademio Literatura de Esperanto
« je: 22 septembro 2020, 18:30:15 ptm »
Dum la solena fermo, envere la Printempa Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto, okazis la lanĉo de Interkultura Novelo-konkurso (INK). Konceptita laŭ iniciato de kanadaj esperantistoj, ĉefe François Bolduc, la LKK de la Universala Kongreso en Montrealo kaj la Esperanto-Societo Kebekia (ESK), INK estas organizata de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kaj aǔspiciata de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun subteno de la Komisiono pri Belartaj Konkursoj. La konkurso celas instigi aktualan novelan kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj pri la temo “KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin” - sama temo, malsamaj vidpunktoj, malsamaj historioj.

Legu pli en la gazetara komuniko: uea.org/gk/909a1