+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  UEA
| | |-+  Alvoko de UEA kaj EEU pri eŭropa renovigo

Aŭtoro Fadeno: Alvoko de UEA kaj EEU pri eŭropa renovigo  (Legita 1494 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Alvoko de UEA kaj EEU pri eŭropa renovigo
« je: 04 marto 2023, 13:31:45 ptm »

La jaro 2023 jam firme komenciĝis kaj do la eŭropa komisiono de UEA kaj EEU opinias, ke ni devas intensigi niajn klopodojn por realigi la labor-planon, kiun ni donis al ni, kiun vi povas legi en https://uea.org/vikio/E%C5%ADropa_Komisiono_(EKU)#Laborplano_por_2022-2023

kaj kies ĝeneralaj celoj estas la jenaj:

1. Retaj kursoj pri Esperanto en ĉiu eŭropa lando en la landaj lingvoj

2. Informi pri Esperanto EU-instancojn kaj eŭropanojn kaj verki tiucelajn informilojn

3. Labori por ke la ŝtatoj deklaru Esperanton parto de sia nacia kultura heredaĵo

4. Mezeŭropa Regiona Kunlaboro kaj Balkana Regiona Kunlaboro

5. Eŭropa Kongreso de Esperanto en 2024 en Stasburgo

6. Fronti la akutan bezonon pri generacia rejunigo tra Eŭropo

Ni bezonas vian helpon por plene realigi ĉiujn punktojn. Sen via helpo neniu centra eŭropa organizaĵo povas atingi ion. Tute aparte ni volas kuraĝigi vin lanĉi en via lando inform-kampanjon al viaj samlandanoj sub la slogano "Esperanto por multlingva Eŭropo" interalie por forigo de la danĝera ideo, ke ni volas per Esperanto forigi naciajn lingvojn. Samtempe ĝi kompreneble estos ĝenerala informa kampanjo pri Esperanto. Ni bezonas redoni al la eŭropa Esperanto-movado la saman entuziasmon, kiun ĝi havis en la pasinteco, ĉar Esperanto estas eŭropa donaco al la mondo.


Seán ÓRiain, prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio

Rento Corsetti, kunordiganto de la komisiono pri Agado en Eŭropo de UEA