Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Klaas Dijkstra je 09 februaro 2022, 18:30:09 ptm

Titolo: Antwerpen: Vespera programo ĉiu-semajna
Afiŝo de: Klaas Dijkstra je 09 februaro 2022, 18:30:09 ptm
Rigardu ĉe https://eventaservo.org/o/LVS (https://eventaservo.org/o/LVS)
Titolo: 29.4: Bert Boon [BE] "Nekonataj leteroj de Zamenhof"
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 28 aprilo 2022, 14:51:15 ptm

Tro ofte pasintece famuloj de nia movado kun bedaŭro plendis, ke multaj leteroj de Zamenhof jam malaperis, eble perdiĝis.

Tamen, fojfoje kiel en 2009 kaj pli freŝdate en 2019, tute ne konataj leteroj, neniam antaŭe menciitaj aŭ priskribitaj, reaperis en la lumon dum aŭkcioj en Kanado kaj Peruo.


La temo de la prelego estos la “Lima-letero” el 1902, sendita de Zamenhof al profesoro, doktoro, inĝeniero Federico Villarreal, pioniro el Limo, Peruo.


Nepre vizitu nian klubejon en Lange Beeldekensstraat 169 en Antverpeno (je la 20a loka tempo), aux -se vi vere ne povas veni - uzu la ligilon:

https://us02web.zoom.us/j/81931067044?pwd=YkZMVHV6VU1LOWhnREhXTG4vTnR1QT09
Pasvorto: steloverda

Ĝis morgaŭ je la 20a horo, antverpena tempo

Klaas Dijkstra
==========================================================
Programo ekde 20h00; pordoj malfermitaj ekde 19h30.
Nian retpaĝon vi trovas tra: https://www.esperanto.be/antwerpen
Facebook-paĝo ĉe: La Verda Stelo Antverpeno