Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 07 decembro 2018, 13:31:15 ptm
-
Ekde 2011, PEKO estas LA Esperanto-renkontiĝo en Belgio: internacia dank’al la partoprenado de multaj flandroj, valonoj, bruselanoj kaj eksterlandanoj, profesie organizita, malfermita al ĉiuj, kaj kun bonegaj manĝoj.
Tiel kiel por la antaŭaj PEKOj ni preparas ampleksan kaj mojosan programon: Esperanto-kursoj diversnivelaj, bierfarado, diskoteko, promenadoj, ekskursoj, prelegoj, manlaborado por infanoj (kaj aliaj), libroservo de FEL…
Legu detalajn informojn je http://verdajskoltoj.net/peko/