+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Nova historia romano de Trevor Steele: „Paulus fondinto”.

Aŭtoro Fadeno: Nova historia romano de Trevor Steele: „Paulus fondinto”.  (Legita 3329 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Nova historia romano de Trevor Steele: „Paulus fondinto”.
« je: 22 aprilo 2020, 13:47:33 ptm »
Antaŭmendu kun 10-elcenta rabato la novan historian romanon de Trevor Steele: „Paulus fondinto”.

La viro, kiun ni konas nun kiel „sankta Paŭlo”, estis unu el la plej influaj homoj de la tuta homara historio. Pli ol unu historiisto diris, pli-malpli, ke eblas imagi kristanismon sen Jesuo - sed ne sen Paŭlo. Alivorte, la vera fondinto de kristanismo estis Paŭlo.
Liaj propraj skribaĵoj kaj la vortoj de tiutempuloj donas bildon de Paŭlo: kuraĝa, persistema, kverelema, karisma, kaj absolute konvinkita pri sia misio, eĉ se li devis batali kontraŭ demonoj, reĝoj, kaj la tiamaj estroj de la Jesuo-movado.
Tamen, fine de la vivo Paŭlo preskaŭ desperis: ĉu lia vivo estis fiaska? Li ne povis antaŭvidi, ĝis kioma grado li mem muldos la estontan vivon de la Romia Imperio kaj poste la tuta mondo. Antaŭmendu nun la binditan version kontraŭ 9,18 eŭroj (10,20 eŭr. - 10 %) + afranko, aŭ ciferecan version kontraŭ 6,00 eŭroj.  La bindita versio povos esti liverita post kelkaj semajnoj, la cifereca versio post unu tago. Por pliaj detaloj kaj mendilo, iru al https://www.retbutiko.be/ero/pafo?ero=pafo

Speciala prezo valida ĝis la fino de majo 2020.