+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Familia vivo (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  FORPASIS YAMASAKI SEIKÔ (1929-2017)

Aŭtoro Fadeno: FORPASIS YAMASAKI SEIKÔ (1929-2017)  (Legita 4411 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
FORPASIS YAMASAKI SEIKÔ (1929-2017)
« je: 18 oktobro 2017, 17:33:02 ptm »

Yamasaki Seikô (naskiĝis la 21-an de novembro 1929, mortis la 10-an de oktobro 2017) estis universitata docento pri internacia komerco kaj angla lingvo, li laboris en la internacia komerco (1952-86) kaj poste pri trejnado de oficistoj en komerco. Direktoro (estrarano) de Japana E-Instituto, komitatano de UEA, membro de ties lingvopolitika komisiono. Akademiano, direktoro de la Akademia komisiono pri landaj lingvoinstitutoj. Estrarano de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo kaj de Internacia Scienca Asocio Esperantista, sekretario de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. Fakdelegito pri ekonomio. Li aŭtoris la komparan studon La artikolo, Etimologia vortaro pragmata de Esperanto kaj la popularan kurson Enkonduko en la japanan. Li ankaŭ kontribuis al kolektivaj verkoj, inter kiuj Sindikata terminaro. Li ofte artikolis pri lingvaj kaj ekonomikaj temoj kaj prelegis en UK kaj aliaj E-aranĝoj.

La Komitato de UEA elektis lin kiel honoran membron en 1999.


(Gazetara Komuniko de UEA - N-ro 709 - 2017-10-16)