Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Aliaj kluboj / Andere clubs => Fadeno komencita de: vanessa je 18 majo 2010, 07:43:05 atm

Titolo: kunvenetoj en Bruselo
Afiŝo de: vanessa je 18 majo 2010, 07:43:05 atm
Saluton al ĉiuj,
de kelkaj monatoj ekzistas la "café Esperanto" http://cafe-eo-bxl.weebly.com/ (http://cafe-eo-bxl.weebly.com/)

Kio estas la Café Espéranto ?
Ne estas loko, sed rendevuo.
ĉiun duan vendredon de ĉiu monato, samideanoj kunvenas ĉe trinkejo por havi agrablan vesperon.

Por kiu ?
Komencantoj, spertuloj aŭ scivolemuloj kiuj ankoraŭ ne konas la lingvon : ĉiuj estas bonvenaj.

Sed kie en Bruselo ?
La loko ŝanĝiĝas laŭ la proponoj.

La venonta estos junie. Baldaŭ venos la adreso de la loko.