Esperanto-forum
Ĝenerale / Algemeen => Novaĵoj / Nieuws => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 02 februaro 2020, 17:16:38 ptm
-
Svisa Esperanto-Etfilmkonkurso 2020 „Unueco en diverseco“ okazas sub la aŭspicio de Svisa Esperanto-Societo. Aliĝu nun kaj submetu vian filmon: http://esperanto.ch/etfilmkonkurso
En la konkurso rajtas partopreni filmistoj el la tuta mondo. La filmoj devas esti parolataj en Esperanto aŭ havi subtitolojn en Esperanto.
Disvastigu tiun-ĉi informon kaj mem partoprenu, kaj notu la datojn de la Svisaj Esperanto-Tagoj 30an de aprilo ĝis 3a de majo 2020 en Zuriko!
Samtempe mi alvokas vin kontakti min sub "ses-informas@esperanto.ch“, se vi pretas kontribui ion al la programo de la Svisaj Esperanto-Tagoj en Zuriko!
Kun amikaj salutoj
Dietrich M. Weidmann, kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo
PS: SES serĉas homojn, kiuj pretas traduki la tekstojn de la retpaĝo por la etfilmkonkurso al la franca kaj eventuale al la angla. Se vi pretas, anoncu vian al ses-informas@esperanto.ch
Dankon por via subteno!!!