+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Familia vivo (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  nekrologo Jan Bovendeerd

Aŭtoro Fadeno: nekrologo Jan Bovendeerd  (Legita 4822 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta ivo

  • Membro
  • Kunlaboranto
  • *
  • Afiŝoj: 235
nekrologo Jan Bovendeerd
« je: 23 marto 2015, 21:26:39 ptm »
Sabaton, la 14an de marto deko da Verdstelanoj cxeestis memorigan ceremonion kaj la disjxeton de la cindroj de Jan Bovendeerd en la krematorio de Schoonselhof en Antwerpen. Ivo Durwael vocxlegis jenan tekston:

Beste Lou, familie, vrienden van Jan,

Jan heeft me ooit vertelt dat hij zijn beroepscarrière begon in de staalindustrie in het Luikse. Daar is misschien de oorsprong van zijn belangstelling voor talen. Hij kende natuurlijk al Nederlands en het Maaslands Limburgs. In Luik kwam hij in aanraking met Luiks, Frans en waarschijnlijk ook Italiaans, misschien Pools, Hongaars, enz.
En Jan studeerde vlot talen en werd polyglot ... tot hij in 1972 Esperanto ontdekte. Ik heb niemand gekend, die er zo enthousiast aan begon. “Had ik dat maar eerder leren kennen,” zei Jan. “Dat is DE oplossing. Vrienden leren kennen over gans de wereld en maar één taal gebruiken” En op een minimum van tijd kon hij het Esperanto vlot lezen en schrijven en moeiteloos gebruiken.
Ik zal nu verder gaan in het Esperanto, de taal die Jan zo na aan het hart lag.

Mi ne konas homon kiu pli entuziasme ekokupiĝis pri Esperanto ekde la konatiĝo en 1972. En minimuma tempo, li ellernis kaj ekuzis ĝin. Sed li ankaŭ tuj aktivis. Rapide li fariĝis sekretario de Belga Espeanto-Federacio. Li faris tion kun ambicio. Sed li ankoraŭ pli ambicie kaj plezure aktivis kiel sekretario kiam fondiĝis Flandra Esperanto-Ligo en 1976. FEL estis nova asocio kaj Jan multege laboris por doni al ĝi bonan stukturon. Sed li ankaŭ aktivis eksteren. Li deziris ke Esperanto kresku. Jan loĝis en Deurne, sed li konservis fortan kontakton kun Limburgo. En Tiu ĉi provinco estis kelkaj individuaj esperantistoj sed mankis loka movado. Jan komencis kurson en Hasselt. Poste, sub lia instigo formiĝis kernoj en Hasselt, Beringen kaj Peer kaj, denove sub lia impulso,  el tio kreskis fine Limburga Esperanto-Ligo, LEL, por harmoniigi la diversajn agadojn.
Li ĉiam estis kaj restis membro de la antverpena grupo La Verda Stelo kaj eĉ estis ĝia prezidanto de 1991 ĝis 1994. Sed ĝie li insistis pri malcentralizo kaj li fondis propran grupon en Mortsel. Dum jaroj, li kun plezuro gvidis la dimanĝajn kunvenojn.

Kiam lia bona amiko Edward Symoens fine forlasis la prezidantan postenon de FEL, Jan ankaŭ 1, 2 jarojn poste haltis la sekretarian taskon. Ekde tiam li volis foje amuziĝi inter Esperantistoj. Li komencis teatri. En La Verda Stelo kaj ankaŭ en aliaj grupoj, ni konservas gajegajn memorojn pri lia grupeto « Klajogajul”, skeĥoj kiun li skribis kaj ludis kun Clara, kun multe da improvizado. Li ankaŭ faris diversajn monologojn, ofte pensigajn sed precipe ridigajn.

Emeritulo, Jan reiris al sia naskiĝregiono, Stokkem, kie li i.a. ĝiĉeronis en « De Wissen ». Apopleksion li surprize rapide venkis. Nur la voĉo restis probemo. Tamen post iom da tempo li reprenis la ĝiĉeronadon. Tamen la parolo kaj la glutado konstante turmentis lin kaj li pli kaj pli sveltiĝis kaj malfortiĝis.

 Nun Jan pace ripozas. Ni konservos memoron pri la homo, kiu donis grandegan parton de sia energio kaj tempo al Esperanto, precipe al FEL kaj ankaŭ ĝuigis al multaj neforgeseblajn momentojn.