Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 27 oktobro 2021, 16:47:16 ptm
-
Okaze de la Zamenhof-festo, Akademianoj prezentos per Zoom konferencon pri diversaj
temoj interesantaj kaj la Akademion kaj la ĝeneralan publikon, inaŭgurante novan kontakton
inter nia Institucio kaj la Esperantistaro. Ĝi okazos:
Mardon, 14an de decembro, 13a – 14a20 UTC (14a – 15a20 laŭ mezeŭropa horo)
Probal Dasgupta: Ebloj kaj malebloj en la emfaza ripetado de afiksoj Esperantaj
Sergio Pokrovskij: Maltrafoj (Kiojn mi volis sed ne sukcesis fari en la Akademio)
Javier Alcalde: Socia historio de Esperanto. Kial? Kiel? Kien?
Grant Goodall: Schleyer kaj Zamenhof kiel lingvokreantoj:
substantiva morfologio en Volapük kaj Esperanto
Merkredon, 15an de decembro, 13a – 14a40 UTC (14a – 15a40 laŭ mezeŭropa horo)
François Lo Jacomo: Ĉu modernigi la Akademion?
Aleksandro Shlafer: Kiel la Akademio kontribuu al Vikipedio?
Cyril R. Brosch: La Konsultejo de la Akademio
Bertilo Wennergren: La nun okazanta revizio de PIV
Carlo Minnaja: Proklamo de la Laŭro de la Akademio 2021.
La konferenco estos spektebla per Zoom: https://us06web.zoom.us/j/83523650485
ID de la kunsido: 835 2365 0485