+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Lernu prelegi en 10 simplaj paŝoj

Aŭtoro Fadeno: Lernu prelegi en 10 simplaj paŝoj  (Legita 3068 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Lernu prelegi en 10 simplaj paŝoj
« je: 02 julio 2021, 10:08:43 atm »

La retkurson “#forlaflatado: lernu prelegi en 10 simplaj paŝoj” eblas nun sekvi senpage laŭ oferto de UEA al la Esperanto-komunumo. La kurson preparis Leandro Abrahão, ano de la Komisiono de UEA por la Oratora Konkurso.

La metodo estas bazita sur la principoj de “TED Talks” – nuntempe la plej elstara ekzemplo de efikaj kaj trafaj prelegoj. La kurson oni povas fari pere de la platformo Udemy (necesas registriĝi, kio tamen estas senpage kaj rapide farebla): udemy.com/course/forlaflatado. La prezentpaĝo de la kurso estas: forlaflatado.com/retkurso. La esprimo #forlaflatado klariĝas en la unua leciono.

(el La Kolombo de la Paco 3)