Esperanto-forum
Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Kongresoj / Congressen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 19 aŭgusto 2020, 19:11:42 ptm
-
En la Solena Fermo de la Virtuala Kongreso de Esperanto estis anoncitaj la nomoj de la 14 ricevantoj de la Diplomoj pri Elstara Agado aŭ pri Elstara Arta Agado. Du el ili estas flandroj:
- Rakoen Maertens pro elstara agado kiel reprezentanto de TEJO kaj UEA ĉe UN kaj Unesko; inter alie dum la Ĝenerala Konferenco de UNESKO en Parizo kaj en la Junulara Forumo de UN-Ekosok;
- Yves Nevelsteen pro elstara kunlaborado en pluraj retaj agadoj (Eventa Servo, Vikipedo, Komputeko), starigo de la fonduso Instigo-Liberapay, Esperanto-traduko de retejoj kaj programoj kaj aliaj projektoj, kiel Eksterrete kaj kolekto de markoj en Esperanto.
Rigardu la kompletan liston je https://uea.org/aktuale/komunikoj/2020/14-elstaraj-agantoj-diplomitaj-dum-la-Virtuala-Kongreso-de-Esperanto (https://uea.org/aktuale/komunikoj/2020/14-elstaraj-agantoj-diplomitaj-dum-la-Virtuala-Kongreso-de-Esperanto)