+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Johán Valano senpage por vi

Aŭtoro Fadeno: Johán Valano senpage por vi  (Legita 3373 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Johán Valano senpage por vi
« je: 08 aprilo 2020, 14:20:24 ptm »
Ĉu vi bezonas iom da distro dum tiuj ĉi pandemiaj tagoj? Flandra Esperanto-Ligo regalas vin per senpaga novelaro: Ĉu rakonti novele? de Johán Valano (pseŭdonimo de Claude Piron).

Pri tiu ĉi novelaro Andrée Gacond diris en Svisa Radio: „Kio agrabligas tiun amuzon, tio tutcerte estas la samtempe agrable flua kaj tamen ne tute kutima lingvaĵo de la verkoj de Johán Valano. Lia moderna skrib-arto ŝokas tiujn, kiuj frekventis nur lernolibrajn tedaĵojn. Kontraŭe ĝi plaĉas al tiuj, kiuj havis la okazon partopreni junul-renkontiĝojn, kie oni iom eksperimente uzas la zamenhofan idiomon.”

Kaj pri la ĉefa novelo de Ĉu rakonti novele?: „La plej longa kaj eble originala el tiuj krim-noveloj estas Spiona rondo. Tre komplike kaj komike kombiniĝas en ĝi ludo, spionado, kontraŭspionado, detektiv-trejnado, promenigante la saman rondon en diversajn lokojn de la sama kvartalo.”

Ĉu ankaŭ vi ŝatus posedi tiun ĉi brilan novelaron senpage? Iru al https://www.retbutiko.be/eo/ero/cxrn , alklaku la butonon „aĉeti” (nu, ĉu oni povas aĉeti ion senkostan?!)  kaj metu la ciferon „1” ĉu ĉe la cifereca formo ePub, ĉu ĉe PDF, ĉu ĉe Mobipocket. Poste alklaku „Finu la butikumadon”.

Kompreneble vi povas ankaŭ kapti la okazon kaj mendi aliajn librojn (butono „Butikumu plu”), sed tio ne estas deviga. Se vi volas mendi nur la senpagan novelaron, vi estas tute bonvena!

Agrablan butikumadon kaj legadon!