+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Lokaj grupoj / Lokale groepen (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Strategio de loka Esperanto-grupo: ek al agado

Aŭtoro Fadeno: Strategio de loka Esperanto-grupo: ek al agado  (Legita 9914 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Marc

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 19
  • Sekso: Vira
Strategio de loka Esperanto-grupo: ek al agado
« je: 09 marto 2012, 12:50:07 ptm »
Saluton,
 
 En la festo de la Semajno de Internacia Amikeco en Leuven, 25.2.2012, mi prezentis la rezulton de rondvojaĝeto inter lokaj grupoj en Flandrio, en kiu ni malferme diskutis la eblojn kiujn prezentas al ni interalie la reto.
 
 Tiun rezulton mi promesis disponigi al ĉiuj. Do jen alkroĝite. Mi sendas ĝin kiel tekston, por malpligrandigi la dosieron. Se iu, pro iu stranga kialo :-\ dezirus ricevi la kolorajn ppt-bildojn, tiu skribu al mi persone.
 
 Plej grave: bonvolu utiligi la ideojn! Pri tiu legu la lastan ĉapitron "kio nun?".
 
 Amike,
 
 Marc Vanden Bempt
 

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Strategio de loka Esperanto-grupo: ek al agado
« Respondo #1 je: 10 marto 2012, 09:10:09 atm »
Utilas ke la ideoj de SIA nun estas ie je dispono, sed kiu rigardas ĉi-tiujn paŝojn (ĝis nun 23, inkluzive de serĉiloj), kiu elŝutos la dosieron (ĝis nun 5), kiu finlegos kaj komprenos la 13 paŝojn? Necesas resumo en teksto-formo, maksimume dupaŭa, nederlande kaj esperante, disponebla rete kaj presata en Horizon-taal. Kiu havas tempon?

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Strategio de loka Esperanto-grupo: ek al agado: la resumo
« Respondo #2 je: 12 marto 2012, 19:55:45 ptm »
Aldone mia resumo de la prezentado. Estas mia interpretado (eble erara...). Foje mi ellasis detalon kiun mi opiniis negrava, foje mi aldonis propran ideon. La nederlanda versio estas libera traduko de la esperanta originalo (kaj por iomete mallongigi ĝin mi ellasis kelkajn tiklajn erojn).

Certe enestas mankoj kaj eraroj; bonvolu komuniki ilin al mi por ke mi faru novan version.

Se vi deziras reuzi la tekston aliloke (aŭ komplete reverki ĝin), petu la bazan Word-dosieron.

Roland Rotsaert
« Lasta redakto: 12 marto 2012, 21:23:38 ptm de Roland Rotsaert »

elkore

  • Gasto
Re: Strategio de loka Esperanto-grupo: ek al agado
« Respondo #3 je: 14 marto 2012, 12:28:43 ptm »
Por iu stranga kialo mi volus proponi ke 'pezaj' dosieroj kiaj powerpoint prezentado, vi pripensu estonte oferti tion sur tiu cxi forumo en formo de ligo al gxi pere de servo kia www.box.net ekzemple.