+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Lokaj grupoj / Lokale groepen
| | |-+  Loveno (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | | |-+  Semajno de Internacia Amikeco

Ligitaj eventoj

  • SIA: 25 februaro 2012

Aŭtoro Fadeno: Semajno de Internacia Amikeco  (Legita 8345 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Semajno de Internacia Amikeco
« je: 16 januaro 2012, 12:24:50 ptm »
Kara,

Skribis Jean Amouroux en "Esperanto" marto 2011:

"Tamen, por multaj el ni ne mortis la SIA. La grupo kiu kutime plej solenas ĝin, estas la belga "Esperanto 3000" el Loveno.

La 28-an de februaro 2004, kadre de SIA, la grupo festis 25 jarojn de sia ekzisto. Tiuokaze la urbestro de Loveno subskribis oficialan deklaron kaj invitis la urbestrojn de la kvar ĝemelaj urboj fari same. La lasta paragrafo de lia deklaro tekstas jene: "Mi, L. Tobback, urbestro de la urbo Loveno, per ĝi tio nun deklaras la semajnon de la 22 a ĝis la 28 a de februaro 2004 Semajno de Internacia Amikeco en la urbo Loveno. Tio ĝi kongruas kun la mondvasta kampanjo sub aŭspicioj de la Universala Esperanto-Komunumo, kies celo estas transponti la fendon en la komunikado kaj la reciproka kompreno de la popoloj"."

Efektive, ankaŭ ĉi-jaron Esperanto 3000 en Leuven (Belgio) festos la Semajnon de Internacia Amikeco per tutlanda (kaj pli) festo. ĝi invitas ĉiun pere de sia revuo, sia retejo kaj kolora informilo en sabato la 25-an de februaro 2012 veni al Loveno por kune festi. Temo: Esperanto kaj Interreto.
http://esperanto3000.be/provizora/20120225%20SIA.jpg

La programo estas senpaga, por la abundaj manĝoj eblas rete aliĝi.
http://www.esperanto3000.be/programo/aliajprogrameroj.html#venontaj

Ni multe dankas vin por la vasta diskonigo de ĝi tiu informo!