+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Trejnado pri redaktado kaj tradukado de Vikipedio (ViPE, Bjalistoko)

Aŭtoro Fadeno: Trejnado pri redaktado kaj tradukado de Vikipedio (ViPE, Bjalistoko)  (Legita 1601 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert

Ĉu vi vidas sencon en Vikipedio kaj volas verkadi ĝin, sed dume ne spertas pri ĝi? Venu al la trejnado kaj lernu pri fundamentoj de Vikipedia laboro kaj respondeca rapida tradukado. Post la trejnado vi kapablos memstare verkadi artikolojn por Vikipedio kaj iuj ĝiaj frataj projektoj tiel, ke ili restu kaj estu akceptataj de la komunumo kaj utilaj por legantoj.

La trejnado okazos tuj post Bjalistokaj Zamenhofaj tagoj. Vi povos veni iom pli frue por ĝui ankaŭ la aranĝon kaj la urbon.

Serio de trejnadoj
La trejnado en Bjalistoko estas la 1-a de la serio de 3 trejnadoj, kiuj okazos dum sekvaj monatoj. Ili okazos en Pollando, Slovakio kaj Francio – ĉiam dum 2 tagoj. Ni serĉas precipe tiujn trejnotojn, kiuj povas partopreni ĉiujn 3 trejnadojn.

Prezo – senpaga kun ebla repago!
La trejnado kaj la tuta projekto estas finance subtenita de la programo Erasmus+ de la Eŭropa komisiono. Danke al tiu ĉi subteno de Erasmus+ estas la trejnado senpaga. Se vin sendos nia partnera organizo, vi aldone havos pagitajn veturon, loĝadon kaj manĝadon. Dankon al Erasmus+!

Pli da informoj:
https://esperanto.wiki/evento/trejnado-pri-redaktado-kaj-tradukado-de-vikipedio-vipe-bjalistoko