Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Novaĵoj / Nieuws => Fadeno komencita de: PaulP je 26 majo 2009, 11:22:24 atm

Titolo: Nova: La jaro 2010
Afiŝo de: PaulP je 26 majo 2009, 11:22:24 atm
Aperis La jaro 2010, la agendo kaj enciklopedieto de MONATO. Jam de preskaŭ 30 jaroj regule aperadas La jaro, praktika poŝkalendaro kun mencio de la festotagoj en ĉiuj ŝtatoj de la mondo, kaj kun praktika baza enciklopedieto kun informoj kiel landoj, urboj, loĝantaro, religioj, kiel telefone atingi, radioelsendoj en Esperanto kaj multe pli. La agendo kaj la enciklopedieto kostas 5 €, inkluzive de afranko. Mendu ĝin tuj ĉe butiko(ĉe)fel.esperanto.be.