Ĝenerale / Algemeen > Esperantlingva diskutejo

Agrablan rekontakton

(1/2) > >>

Espero:
Karajn geesperantistojn
 
Hazarde mi legis, antaŭ semajno, pri la laborplanoj de la Flandra Esperantoligo kaj tiel mi revekiĝis kaj sentas iom da nostalgio al tiuj "sovaŭaj junaj jaroj" da bonaj amikecoj, vino, ktp., ktp.  :-[
 

 'ch2'   'G'    'kf'    'G'    'kf'    'G'    'ch2'

Mi nun estas tre scivolema por scii kiuj el mia Esperantista-generacio ankoraŭ okupiĝas pri Esperanto aŭ eble nur interesiĝas por iu ajn kialo.
 
Mi komenciĝis studi Esperanton en la jaro 1979 en Hasselt en iu kurso de pastro Beckers.
Ekde la jaro 1982 mi, kun kelkaj amikoj el Limburgo, veturis ĉiusemajne je la mardovespero al Antverpeno, Quellinstrato, por sekvi la duan jaron ĉe André Staes kaj la tria jaro ĉe Chris Declerck.
 
Ekde tiam kaj en la sekvontaj dek jaroj, ni estis ankaŭ regulaj vizitantoj (kaj klientoj) de la Esperanto Domo en la Frankrijklei.
 
Ni sekvis diversajn kursojn (ankaŭ kadrokursojn) kaj partoprenis diversajn kongresojn.
 
En Limburgo estis konataj "Limburgaj tagoj" kaj ni havis regule Esperanto-kursojn kaj aliajn aktivecojn.
 
Bedaŭrinde nia klubo en Hasselt ĉesis kaj la Esperanto aktivuloj disiĝis.
La multaj eksterlandaj korespondantoj, precipe el la Orient-eŭropaj landoj, ĉesis skribi kaj verŝajne eklernis la Anglan lingvon, ĉar ili nun pli libere povas vojaĝi kaj ne plu bezonas la invitilojn kiujn la Esperantistoj povis relative facila liveri.
 
Nia malgranda fiksa grupo da Esperantistoj el Hasselt ankoraŭ regule kunvenas sed ŝanĝis la interesojn. Ni jam dum multaj jaroj ne plu parolis aŭ skribis en Esperanto sed tamen, mi jam sentas, ke la Esperantokono pli rapide revenas ol en iu ajn alia lingvo estus ebla.
 
Do, gekaraj, se iu el vi rememoras min aŭ iu ajn "aventuron" kaj volas skribi ion pri tiu, mi tre ŝatus legi pri tio.
 
 

Lodchjo:
Saluton!

Unue, mi volas gratuli vin ĉar vi tre bone skribis! Nu ja, vi ja lernis ĉe bonaj instruistoj, mi legis!  'eoster'

Mi ne certas ĉu ni renkontiĝis jam, mi supozas ke jes, sed mi povas anonci ke FEL planas organizi sufiĉe grandan kongreson  'eoster' venontjare ĉirkaŭ pentekosto. Mi esperas ke estos tre agrabla momento kaj bona okazo revidi malnovajn konatojn. Mi scias ke la movado iomete endormiĝis kelkloke, do alvenis la momento revenigi "vivon en la bierfarejo"  'G' 'G' 'G' .

Tiu ĉi forumo (dank'al Albert) estas ankaŭ jam tre bona komenco laŭ mi; mi esperas ke pli da membroj uzos ĝin.

Amike,

Lode.

PaulP:
Mi ĉefe memoras pri vi, ĉe la bufedo en Antverpeno, kune kun Marcel, kaj kune kun malplenaj  'G' 'G' 'G' !!

Espero:

--- Citaĵo de: PaulP je 04 majo 2009, 17:35:17 ptm ---Mi ĉefe memoras pri vi, ĉe la bufedo en Antverpeno, kune kun Marcel, kaj kune kun malplenaj  'G' 'G' 'G' !!

--- Fini citaĵon ---

Halo Paul, mi estas ege feliĉa ke vi almenaŭ memoras unu plezuran okazon el niaj travivaĵoj. Tamen bone pripensu ke nur por pesimisto la glasoj ĉiam estas malplenaj!
 
Kiel optimisto, el tiu periodo mi memoras pri la agrablaj versperoj en la Esperanta domo, ankaŭ ĉe la bufedo, ankaŭ ĉe mia bona amiko Marcel, sed kune kun plenaj glasoj da bona biero, ĝoja ĉercanta kaj samtempe pleniganta la kaso de la klubo por la bona kaj bela idealo.
 'E'   'kf' 'kk'
 ;)

ivo:
Saluton Albert,
Mi aparte ĝojas pro via nova iniciato, kiun mi ege admiras.
Mi surpriziĝas ke vi ankoraŭ tiom flue uzas Esperanton post jaroj da neuzado. Nu, ja vi investis multe da tempo kaj energio en la konon de tiu lingvo. Kaj svage mi rememoras ke mi iam vidis vian nomon en listo de Mensa-uloj, ĉu?
ĉue mi pensas pri la jaroj, kiam vi regule vizitis la klubon en Antwerpen, kiam vi kun viaj amikoj organizis la informajn borsojn en Hasselt, kiam mi vizitis la aktivecojn en Limburgo, kiam ni kune vojaĝis al Pollando .... Tiu kombino de viaj elstare bone preparitaj agadoj kune kun multe da humuro, ridado kaj petolado restas por mi neforgeseblaj memoraĵoj. Mi supozas ke la sama spirito de bone flegata iniciato, samtempe kun la ideo pri agrabla, amuza etoso ankaŭ nun regas.
Restas ĉe mi iu stranga demando. Kiam via aktivis, via skipo ĉiam insistis pri provinca strukturo por la Esperanto-agado. Jan Bovendeerd siatempe provis enkonduki ĝin por tuta Flandrio, sed tio konkrete neniam realiĝis. Nur Limburgo daŭre persistis. Sed en neniu provinco estiĝis tiom da tensioj. Pastro Beckers, kiu atentis neniajn regulojn aŭ interkonsentojn; la Bahaistoj, kiuj precipe volis varbi adeptojn; Mathieu Habex, kiu iris strangan solecan vojon; la tensioj kun Jos Vande Berg; Remy Sproelants .... ĉu vi vidas kialon?
Mi hezitis ĉu mi kontaktu vin persone. Fine mi decidis tamen skribi mian reagon en la diskutejo, ĉar eble aliaj limburg-anoj volas reagi.
Plej amike via,
Ivo

Navigado

[0] Fadenlisto

[#] Sekva paĝo

Plena versio