+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Brusela grupo organizas viziton de la Mundaneum-o en MONS

Ligitaj eventoj

  • Mundaneum Mons: 13 majo 2017

Aŭtoro Fadeno: Brusela grupo organizas viziton de la Mundaneum-o en MONS  (Legita 3046 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Ensalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Brusela grupo organizas viziton de la Mundaneum-o en MONS
« je: 02 majo 2017, 20:24:26 ptm »

Dum la prelego de la 26a de aprilo, Bernard-Régis prezentis la originalan Mundaneum-on.

De 1910 ĝis 1934, tiu centro funkciis en Bruselo. En ĝi troviĝis: Universala Bibliografia Repertuaro, sidejo de la Unuiĝo de Internaciaj Asocioj, Internacia Muzeo, Internacia Biblioteko, Muzeo de la Libro, Internacia Universitato, ktp.

En 1993 la restojn de tiu centro oni metis en novan Centron de Arkivoj, en Mons. Tiu nova Mundaneum-o prezentas ekspozicion pri la originala Mundaneum-o, kaj portempajn ekspoziciojn. Nun temas pri granda ekspozicio pri la movadoj por la Paco en Belgio. Aldone, la konstruaĵo estas en stilo Deko-Arto, kaj la interno estis enscenigita de Schuiten kaj Peeters.

Fine tio troviĝas en la centro de Mons, kie ni povos admiri aliajn vidindaĵojn. Ni planas la viziton ĉirkaŭ la 14a posttagmeze surloke. Centre d'archives de la Fédération Wallonie - Bruxelles et espace d'exposition temporaire - 76 rue de Nimy - 7000 Mons

Se vi venas de Bruselo ni povas organizi kunveturadon de unu aŭ du loko(j) difinenda(j). Rendevuo je la 13a.

Por tio nepre sciigu sufiĉe antaŭe vian partoprenon al Bernard-Regis   prezidanto@esperantobruselo.orgal Nikolao nikolao@esperantobruselo.org

Vizitu la retejon de la Mundaneumo http://mundaneum.org/

Amike

Nikolao

Elsalutinta Herman Deceuninck

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 59
  • Sekso: Vira
  • Verda Vojo (naturamikaro), Alifono (vikipedio)
    • Esperanta Naturamikaro
Re: Brusela grupo organizas viziton de la Mundaneum-o en MONS
« Respondo #1 je: 18 majo 2017, 11:53:59 atm »
Mi memoras ke la brusela Esperanto-grupo siatempe sisteme sendis sian revueton Esperanto Aktuala, eble ankorau aliaj libroj en au rilate al Esperanto, sed karmemora Elfriede Ernst ne plu povas komenti pri tio...