Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: yvesn je 26 aprilo 2018, 16:33:28 ptm

Titolo: Tilff: Belga renkontiĝo PEKO
Afiŝo de: yvesn je 26 aprilo 2018, 16:33:28 ptm
Ekde 2010 PEKO estas LA Esperanto-renkontiĝo en Belgio: internacia dank’al la partoprenado de multaj flandroj, valonoj, bruselanoj kaj eksterlandanoj, profesie organizita, malfermita al ĉiuj, kaj kun bonegaj manĝoj.

Tiel kiel por la antaŭaj PEKOj ni preparas ampleksan kaj mojosan programon: Esperanto-kursoj diversnivelaj, bierfarado, diskoteko, promenadoj, ekskursoj, prelegoj, manlaborado por infanoj (kaj aliaj), libroservo de FEL…

http://www.verdajskoltoj.net/peko (http://www.verdajskoltoj.net/peko)
Titolo: Re: Tilff: Belga renkontiĝo PEKO
Afiŝo de: valer je 29 aprilo 2018, 12:21:17 ptm
Ekde merkredo la 9a de majo je la 18a, ĝis dimanĉo la 13a je la 15a.