+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Konkurso de literaturaj recenzoj (limdato: 30 oktobro 2012)

Aŭtoro Fadeno: Konkurso de literaturaj recenzoj (limdato: 30 oktobro 2012)  (Legita 4253 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Konkurso de literaturaj recenzoj (limdato: 30 oktobro 2012)
« je: 31 januaro 2012, 11:20:11 atm »
En 2012 la rusa eldonejo “Impeto” havos 20 jarojn. Dum tiuj jaroj la eldonejo aperigis 129 librojn en kaj pri Esperanto. Okaze de la venonta jubileo, ĝi organizas konkurson de literaturaj recenzoj. Partopreni ĝin povas ajna esperantisto, kiu sendos recenzon pri ajna libro de “Impeto” al la konkursa adreso (v. sube). Recenzoj povas esti jam publikigitaj, novaj, kun subskriboj de veraj nomoj aŭ de pseŭdonimoj. Oni atendas literaturajn recenzojn, t.e. ke ili unuavice malfermu sencon de la verko aŭ ĝia parto, klarigu problemojn, kiujn levis la aŭtoro, montru aktualecon (aŭ ne) de la verko, faru komparon kun aliaj aŭtoroj.
La konkurso okazos en du etapoj:
1. La venintaj recenzoj estos publikigataj en interreto, kie eblos esprimi sian opinion pri la recenzo kaj aljuĝi poentojn povos iu ajn deziranto.
2. Dum la dua etapo la recenzoj, kiuj ricevos pli multe da poentoj, estos juŝataj de niaj aŭtoroj mem. La plej bonaj recenzoj estos publikigitaj en periodaĵoj “REGo” kaj “Scienco kaj kulturo”. La aŭtoroj de la plej interesaj recenzoj ricevos de la eldonejo pormemorajn donacojn, la gajninto – 100 eŭrojn.
Recenzoj estas akceptataj laŭ la retadreso: recenzo@impeto.ru ĝis la 30-a de oktobro 2012, pri la rezultoj de la konkurso ni anoncos la 15-an de decembro 2012. La solena celebrado de la gajnintoj okazos decembre 2012 en Moskvo.