Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Lokaj grupoj / Lokale groepen => Antverpeno => Fadeno komencita de: PaulP je 28 oktobro 2013, 15:13:18 ptm

Titolo: Antverpeno: Komuna traduko de tekstoj
Afiŝo de: PaulP je 28 oktobro 2013, 15:13:18 ptm
Vendredon, la 22an de novembro, je la 20a horo, ni elprovos nekutiman programon: komuna tradukado de konata kanto de Wannes Van de Velde “Ik wil deze nacht in de straten verdwalen ...” Laŭ mia memoro, ni ankoraŭ ne havis tian programon. Oni tute ne estu spertulo por partopreni. Jen kiel ni agos. 1. Mi disdonos la tekston, blankajn foliojn kaj vortarojn. 2. Ni malkovru la (tre simplan) ritmon de la kanto por atenti pri la akcentitaj silaboj. 3. ĉiu provu traduki. 4. Post 20/30 minutoj, ni strofon post strofo, aŭdu la tradukojn, komparu, elektu la plej konvenan kaj foje elprovu kanti ĝin ... 5. Eventuale rekomenci ĉe 3.
 Mi ege scivolas pri la rezulto!