Saluton Albert,
Mi aparte ĝojas pro via nova iniciato, kiun mi ege admiras.
Saluton Ivo
Mi pardonpetas pro la iomete malfrua respondo ĉar en mia regiono Telenet havis iom da malfacilaĵoj kaj interrompis la reton ĵuste kiam mi havis tempon por skribi kaj remetis ĉion en ordon kiam mi ne havis tempon por reagi.
ĝojas min ke mi iomete povas helpi per rimedo kiu estas parto de mia hobio.
Samtempe estas tre agrabla sperto "revidi" amikojn kaj konatulojn el la plej vigla kaj ĝoja parto de mia vivo. La plejmulte da tiuj momentoj estas neforgeseblaj!
Mi surpriziĝas ke vi ankoraŭ tiom flue uzas Esperanton post jaroj da neuzado.
Kvazaŭ estas ke mi nun eĉ
reaŭdas vian voĉon, mi tuj rekonas vian diplomatan parolstilon kaj ankaŭ
vidas vian rideton kiam vi nun parolas ... uh ... skribas. Mi gustumas jam la siropon sed mi avertas vin,
Renardo, nuntempe mi ne havas fromaĝon en la buŝo! Nur kelkajn "
simionuksojn" kiujn mi tralavas per glaseto da konjako. Kaj kanti mi nur povas kiel tiu nigra birdo.
Tamen mi miras kiel rapide la Esperantaj vortoj revenas dum mi estas skribanta. Mi scias ke mi tre ofte eraras, precipe pri la akuzativo. Plej grava estas ke unu komprenas la alian kaj pro tio oni êc ne ĉiam bezonas vortojn.
ĉue mi pensas pri la jaroj, kiam vi regule vizitis la klubon en Antwerpen, kiam vi kun viaj amikoj organizis la informajn borsojn en Hasselt, kiam mi vizitis la aktivecojn en Limburgo, kiam ni kune vojaĝis al Pollando .... Tiu kombino de viaj elstare bone preparitaj agadoj kune kun multe da humuro, ridado kaj petolado restas por mi neforgeseblaj memoraĵoj. Mi supozas ke la sama spirito de bone flegata iniciato, samtempe kun la ideo pri agrabla, amuza etoso ankaŭ nun regas.
Marcel kaj mi regule vizitas terason kaj tiam babilas pri la "
bonaj junaj jaroj" kiujn bedaŭrinde neniam revenos!
Restas ĉe mi iu stranga demando. Kiam via aktivis, via skipo ĉiam insistis pri provinca strukturo por la Esperanto-agado. Jan Bovendeerd siatempe provis enkonduki ĝin por tuta Flandrio, sed tio konkrete neniam realiĝis. Nur Limburgo daŭre persistis. Sed en neniu provinco estiĝis tiom da tensioj. Pastro Beckers, kiu atentis neniajn regulojn aŭ interkonsentojn; la Bahaistoj, kiuj precipe volis varbi adeptojn; Mathieu Habex, kiu iris strangan solecan vojon; la tensioj kun Jos Vande Berg; Remy Sproelants .... ĉu vi vidas kialon?
Mi nur povas paroli laŭ mia propra opinio kaj scio, do mi klopodas priskribi tion.
Mi mem fariĝis Esperantisto en septembro 1979.
En tiu tempo, Guido Schroeyers estis kontaktpersono de FEL por Limburgo.
Kiam li ne plu povis aŭ ŝatis esti la kontaktpersono, Jos Christiaens transdonis tiun taskon al mi. Se mi bone memoras, fakte estis FEL mem kiu prenis la initiativon havi nur unu personon en Limburgo por adresi kaj sendi formularojn kaj transpreni la lokajn administrativajn taskojn, eble ĉar estis tiutempe tiel malmulte da klientoj.
Tamen la klubo de Hasselt rapide kreskis kaj mi restis kontaktpersono ĝis 1987.
Intertempe jam ĉesis Beringen kaj Pastro Beckers donacis al ni la monon de la Beringa klubo por starigi Limburgan Esperanto-bibliotekon (troviĝas nuntempe ĉe Henri Schutters sed ĉiam estas propraĵo de Limburgaj Esperantistoj). Intertempe ankaŭ stariĝis Peer, Genk kaj Houthalen.
La ĉefa celo estis akiri subvenciojn de la loka komunumo por la lokaj kasoj.
Tamen la malavantaĵo estis ke la sufiĉe (mal)granda grupo de Hasselt estis tiel dividita en malgrandajn partojn ke estis ege malfacila por havi ankoraŭ interesajn aktivecojn.
Tiam Jos Vandebergh havis (1987) la bonan ideon por rekolekti la malgrandajn grupojn en unu pli granda: Limburga Esperanto Ligo.
Ekestis malkonsento pri la domstilo: Verda Stelo aŭ Jubilea Simbolo.
Fakte tiu afero estis grandparte la kialo ke du kampoj dividis la grupon.
Por havi provincan subvencion, la Limburga grupo ne plu havis sufiĉe da gemembroj.
En 1996 ni forlasis la ideon de Limburga ligo.
Hasselt kaj Peer restis ankoraŭ (parte) klubojn sub la kupolon de FEL; Genk, Houthalen kaj parto de Peer ne plu aliĝis al FEL.
En septembro 2005 ankaŭ la klubo de Hasselt definitive donis "
la pipon al Martino" ĉar nur Marcel, Jef, Josy, Hugo, Myriam kaj mi restas.
Mi hezitis ĉu mi kontaktu vin persone. Fine mi decidis tamen skribi mian reagon en la diskutejo, ĉar eble aliaj limburg-anoj volas reagi.
Plej amike via,
Ivo
Mi donis nur mallongan historion kiel mi memoras kaj pensas ke ĉion okazis.
Se estos Esperantistoj kiuj volas aldoni komentarojn, ili estas bonvenaj.
Amikaj salutojn kaj certe ĝis revido!
Albert [Espero]