Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Anoncetoj / Zoekertjes => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 07 majo 2009, 07:33:42 atm

Titolo: Portebla komputilo por Malagasio serĉata
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 07 majo 2009, 07:33:42 atm
Konato de mi, Henriel Fidilalao, aktiva persono en malagasa (madagaskara) E-movado, urĉe bezonas (porteblan) komputilon por produkti revuon, kursojn, ktp, pro kolapso de la nuna komputilo.
Povas esti malnova ekzemplero (kvalito de la baterio ne tro gravas ĉar kutime estas rekta elektroprovizo). Aliflanke ne estu tro malnova, ĉar ĝi devas funkcii kun moderna printilo (Lexmark E120), do certe bezonatas usb-konekto.
Trovi tian komputilon verŝajne ne estas granda problemo, mi supozas ankaŭ ke nia belga azerty-klavaro korespondas kun la malagasa (mi eventuele informpetu pri tio), sed ĉefa problemo ŝajnas esti la transporto, des pli ĉar Henriel ne loĝas en la ĉefurbo.
Julien Chadeyron, franca esperantisto kiu laboris dum kelkaj jaroj en Malagasio povus havigi tian komputilon, sed li nun estas en Francio kaj nur post kelkaj monatoj revenos.
ĉu iu povas helpi? Retadreso de la petanto estas fidilalao@yahoo.fr.

Roland
Titolo: Re: Portebla komputilo por Malagasio serĉata - aldona informo
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 12 majo 2009, 13:24:28 ptm
Intertempe mi ricevis kelkajn aldonajn informojn:
- Prefere la komputilo havu mastruman sistemon Vista kaj azerty-klavaron.
- Pri dogano ne estas problemo; vizitanto rajtos kunporti unu komputilon sen devi pagi iujn taksojn.
- Eblas atendi kelkajn monatojn gxis kiam Julien Chadeyron revojagxos al Malagasio.

Roland Rotsaert
Titolo: Re: Portebla komputilo por Malagasio serĉata
Afiŝo de: Lodchjo je 12 majo 2009, 15:20:12 ptm
"prefere kun Vista"... mi mem eĉ ne havas tion!
mi scias ke por Afriko, la komputilo ne estu tro malrapida (retkonekto - almenaŭ antaĵe - multekostis, do malrapida komputilo estas malbone tiukaze), sed laŭ mi XP estas ankaŭ tre bone, ĉu ne??

Nu ja, se mi povus peti kion ajn, eble ankaŭ mi petus la plej bonan ĉu?

Lode.
Titolo: Re: Portebla komputilo por Malagasio serĉata
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 12 majo 2009, 16:44:35 ptm
La komputilo devas kunlabori kun tre nova printilo kaj enpaŭiga programo (DTP). La postulo 'Vista' mi verŝajne miskomprenis. Henriel skribis 'des pli bone se la komputilo kapablas enteni Vista...'. Do XP sufiĉas.

Roland