Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Lokaj grupoj / Lokale groepen => Antverpeno => Fadeno komencita de: ivo je 18 decembro 2013, 14:45:35 ptm

Titolo: Novjara regalo
Afiŝo de: ivo je 18 decembro 2013, 14:45:35 ptm
La Verda Stelo-Antwerpen - Novjara regalo, montrado de bildoj pri renovigo salono (Nicky)

Nepre venu venontan vendredon, la 10an de januaro je la 20a horo, ĉar la klubo regalos siajn membrojn. En tiu vespero, ni ankaŭ solene inaŭguros la renovigitajn salonojn. Je tiu okazo Nicky montros elekton el centoj da fotoj, kiuj ilustros kiel pli ol tridek volontuloj sub ĝia instigo kaj gvidado sukcesis realigi la renovigojn en finance eltenebla maniero.  Ni atendas vin ĉiujn por kune krei gajan, entuziasmigan kaj esperigan etoson!