+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Lokaj grupoj / Lokale groepen
| | |-+  Antverpeno (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | | |-+  sekvontan vendredon en La Verda Stelo

Aŭtoro Fadeno: sekvontan vendredon en La Verda Stelo  (Legita 6676 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

*****

  • Gasto
sekvontan vendredon en La Verda Stelo
« je: 29 majo 2013, 15:20:43 ptm »
Venontan vendredon, la 31an de majo, Eddy Van den Bosch orientigos nin en la interreta arbaro por malkovri la - por ni - plej valorajn arbojn, la plej interesajn interretpagxojn pri kaj en Esperanto, de La Verda Stelo gxis la Universala Movado. Sendube ni malkovros eblecojn kiujn ni gxis nun ne konis.
 
Pasintan vendredon, Alex Humet, jxus reveninte el sia naskigxregiono, priskribis por ni per engagxita prelego la tensiojn, kiuj vivas en Hispanio, tensioj, kiuj videblas en multaj sxtatoj en Europo inter la tradicia centralismemo kaj la strebo al malcentralizado. Por komprenigi la hodiauon, Alex komencis per historia skizo pri Hispanio. Tiel li povis fine montri al ni kial 2004 estos decida jaro ne nur por Katalunio, sed por la pluekzisto de Hispanio.
 
Gxis venonta vendredo,
 
Ivo Durwael